Ferenc Sánta (violonisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sánta
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1945 (1945-03-02) (79-jaraĝa)
en Kaposvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo fiddler
vdr

Ferenc Sánta [ŝAnta], laŭ hungarlingve kutima nomordo kun distinga vorteto pli juna Ifj. Sánta Ferenc, estas hungara violonisto pri popolmuziko.

Ferenc Sánta naskiĝis la 2-an de marto 1945 en Kaposvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sánta devenis el cigana familio. Li komencis sian violonistan karieron en orkestro de sia patro jam en 1954, sed li samtempe lernis violonadon en muziklernejo de Kaposvár. Inter 1963-1969 li frekventis Muzikartan Altlernejon Ferenc Liszt en Budapeŝto. Li fondis orkestron en 1973 kaj li prezentis popolan aŭ ciganan muzikon. Foje li violonadis en orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo, en 1969 li apartenis al orkestro en Göteborg. La Hungara Radio prezentis lian memstaran violonadon en 1972, poste ofte, kie li ludis ne nur ciganan muzikon, sed ankaŭ de Johannes Brahms, Franz Liszt, Béla Bartók. Li violonludis en la tuta Eŭropo, en Usono kaj Japanio. Li longe apartenis al Cigana Orkestro kun cent anoj. Foje li instruis violonadon. Li havas edzinon kun filo kaj filino. Li ricevis premiojn Kossuth en 2007 kaj 2023, pli frue kaj intertempe ankaŭ aliajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]