Ferenc Sapszon (1929)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Sapszon
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1929 (1929-12-14)
en Szeged
Morto 4-an de aŭgusto 2011 (2011-08-04) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Infano Ferenc Sapszon
Okupo
Okupo korusestro • dirigento
vdr

Ferenc Sapszon [ŝapson], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sapszon Ferenc estis hungara korusestro, profesoro. Lia samnoma filo estis Ferenc Sapszon (1952).

Ferenc Sapszon naskiĝis la 14-an de decembro 1929 en Szeged.[1] Li mortis la 4-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Sapszon abiturientis en sia naskiĝurbo en 1948, poste li plulernis en Muzikakademio Franz Liszt inter 1950 kaj 1957 (dume li gvidis amatorajn korusojn). En la akademio li lernis ĉefe de Zoltán Vásárhelyi. En 1958 li ricevis postenon en koruso de Hungara Radio. Ekde 1957 li jam dirigentis, post 2 jaroj li estis nomumita ĉefkorusestro, ĝis 1990 li estis direktoro de la koruso, poste li pensiuliĝis. Inter 1990 kaj 2002 li estis docento en altlernejo de Debrecen. En 1984 li fondis koruson en Budaörs, kiun li gvidis ĝis 2010. Li ricevis premiojn inter 1972 kaj 2010.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]