Ferenc Szálasi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
SZÁLASI Ferenc

SZÁLASI Ferenc (pron. sa`laŝi ferenc) (naskiĝis Kassa (nun Košice en Slovakio) en la 1-a de junio 1897 – mortis Budapeŝto la 3-a de decembro 1946). Li estis hungara faŝisma politikisto, gvidanto de Hungario fine de la dua mondmilito.

  • 1915: leŭtenanto
  • 1924: kapitano
  • 1925: eklaboras ĉe la generala stabo
  • 1933: majoro ĉe la generala stabo
  • 1935: li pensiuligis sin
  • 1935, marto: li fondis naziosocialistan partion
  • 1936: la fondita partio fiaskis dum la balotado
  • 1937-1938: arestis kaj prizonigis lin
  • 1939: kunfondis la Sagokrucan Partion, apogate far la nazioj politike kaj mone
  • 1944.15-a de oktobro: per puĉo venis al la ŝtatestreco. Li sindoneme apigis la naziojn per militaj kaj ekonomiaj rimedoj.
  • 1944.12. retiriĝis kun la nazioj al okcidenta Hungario, poste fuĝis al Germanio
  • 1946: mortpunis lin la hungara Popola Tribunalo

Dum lia agado, oni murdis, ekzekutis plurmil judojn, maldekstrulojn de Budapeŝto (pafis multajn ĉe la bordo de Danubo). Li fuĝis okcidenten kun rabitaj trezoroj de la hungara ŝtato.

Rimarko:

La amasa deportado de la hungaraj judoj okazis somere 1944, post la nazia okupado de Hungario (19-a de marto 1944).

Eksteraj ligiloj

greke http://www.mult-kor.hu/rubicon/cikk.php?id=329&ev=1992&szam= greke http://www.mult-kor.hu/rubicon/cikk.php?id=1541&aktualis=1 greke http://www.rev.hu/html/hu/tanulmanyok/1945elott/szalasi.htm