Ferenc Szabó (komponisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Szabó
Persona informo
Naskiĝo 27-an de decembro 1902 (1902-12-27)
en Budapeŝto
Morto 4-an de novembro 1969 (1969-11-04) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo komponistopolitikisto • filmkomponisto • muzikinstruisto
vdr

Ferenc SZABÓ [sabO], hungare Szabó Ferenc, Esperante Francisko Szabó estis hungara komponisto kaj profesoro.

Ferenc Szabó naskiĝis la 27-an de decembro 1902 en Budapeŝto - mortis la 4-an de novembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Szabó frekventis gimnazion en Budapeŝto, dume nokte li laboris. Inter 1921-1926 li lernis en Muzikakademio de Budapeŝto de Leó Weiner kaj Zoltán Kodály. Li aliĝis al socialdemokratoj, baldaŭe al la komunistoj kaj ekde 1928 li dirigentis laboristajn korusojn. En 1931 li vojaĝis al Berlino, poste al Moskvo, kie li edukiĝis pri partiaj aferoj en la universitato. Dum la 2-a mondmilito li aliĝis al Ruĝa Armeo, fine li estis ĉefleŭtenanto. En 1945 li ekhavis postenon en ĉeflernejo de Budapeŝto, kie li instruis muzikon. Baldaŭe li estis parlamentano, dume li estris Muzikakademion. Li ricevis premiojn Kossuth en 1951 kaj 1954, krome ankaŭ aliajn 2 premiojn.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj[redakti | redakti fonton]