Ferenc Szilágyi (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Szilágyi
Persona informo
Aliaj nomoj Silabo • Silag • Sife • Fersil • F. S.
Naskiĝo 1-an de februaro 1895 (1895-02-01)
en Budapeŝto
Morto 1-an de decembro 1967 (1967-12-01) (72-jaraĝa)
en Borås
Lingvoj Esperantosvedahungara
Ŝtataneco HungarioSvedio
Okupo
Okupo verkistoesperantistoadvokato • ĉefredaktisto • juristoredaktoro • preleganto
vdr

SZILÁGYI Ferenc [SIladji] (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967[1] en Borås[2]) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Eszperantó nyelvtan; 1938, Budapeŝto

Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora. Li estis ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.

Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de Hungara Esperantista Societo Laborista, de 1929 en Hungarlanda Esperanto-Societo. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.

Li kontribuis al Hungara Heroldo, Heroldo de Esperanto, Litova Esperanto-Revuo, Pola Esperantisto, Sveda Esperanto-Gazeto kaj Literatura Mondo, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al Hungara Antologio (1933) kaj al Sveda Antologio. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Kiel eminenta stilisto, li estis ĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo.

Analizo[redakti | redakti fonton]

Szilágyi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas Szilágyi kaj lian poezion tiel:

Citaĵo
 La freneziĝinta mondo, la postmilita kaoso, la senespereco de l' baraktanta homaro stertoras en multaj poemoj de Szilágyi per ŝiritaj akordoj, aŭdacaj moduloj, ofte per penetraj disonancoj. Jam tie ĉi montriĝas lia tendenco simbolisma kies plej sukcesa frukto estas "La Tasko". En ĝi la sento de senpovo por helpo kaŝas sin sub groteska ŝerco, tra kiu, tamen, eĉ pli potence tratondras la malespera danĝersonorilo; la fina grimaco eatas kvazaŭ dolore cinika vangofrapo. Ankaŭ en sia memliriko li havas emon al simboloj: tiuj poemoj montras senhelpan vaganton de vivo, senespere ĉirkaŭrigardantan en embarasa kirlo-mikso. Eble, malofte, iom sentiĝas kelka manko de senpereco. Sed tio ja ne koncernas lian "Vivraporton", ĉi tiun freŝvoĉan, sincere varman vivkonfeson, en kiu la telegrama lakoneco tiel ĉarme subpentras per bohema rezignacio ĝuste la plej korŝirajn plendojn. La atako de Nekrasov kontraŭ la recenzisto Szilágyi estis vere bonvena, ke ĝi instigis por la elkanto de tiu ĉi poemo. 

Teksto[redakti | redakti fonton]

Georgi Mihalkov en sia artikolo Ĉiu memoro estas protesto analizas la novelojn de "La granda aventuro" de Ferenc Szilágyi. En "La granda aventuro" aperas "juna simpatia viro senlabora" kiu optimisme fantazias je la vido de luksoviva bela virino. En "La liberiĝo de juĝisto" oni emfazas "neordinarajn momentojn" en la vivo per prezentado de juĝisto kiu unu tagon abandonas siajn taskojn por "liberiĝi de la katenoj de la ĉiutagaĵoj" kaj survoje al natura ripozloko amikiĝas kun vela virino kiu same faras; tamen kiam ekas amhistorio venas pluvego: "Nia tuta vivo estas kaptilo". "Sennome" estas epizodo el la Dua Mondmilito en kiu frakasita oficiro permesas la fuĝon de kaptito; tamen la milito okazigas sian kruelecon. En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Ferenc Szilágyi: La granda aventuro; Stockholm, 1945
Kovrilpaĝo de Koko krias jam, 2-a eld.
Originalaj verkoj
Tradukoj
  • Poemaro el Hungarlando (1929),
  • Pentroarto en Malnova Hungarujo, riĉe ilustrita verko de Genthon (1932),
  • Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis... de Flood,
  • Sveda Novelaro (de diversaj aŭtoroj; Stockholm: Sveda Laborista Esperanto Asocio 1950, 234 p.),
  • Ni en Skandinavio, humura verko de Breinholst.
Lernolibroj
  • La Simpla Esperanto, lernolibro (1932),
  • Ellernu, daŭriga lernolibro (1938).
Citaĵo
 Tiu ĉi lernolibro pligrandigas la amason de lerniloj, kiujn ni jam havas en nia esperantomondo, kaj pri kiuj ni ofte tute ne sentas la bezonon.

La kurso de Szilagyi estas tamen de nova speco kaj mi povus diri: ĝi devis aperi. Antaŭ kelka tempo, ni jam havis la okazon recenzi en la samaj kolonoj la bonegan elementan kurson laŭ la rekta metodo de tiu konata samideano. Por kelkaj amatoraj kursgvidantoj kiuj uzis tiun metodon, baldaŭ montriĝis do la dezirindeco ke ankaŭ eldoniĝu perfektiga kurso pri nia lingvo laŭ la sama metodo. ELLERNU! do respondas al granda demando kaj certe kontentigos ĉiu jn kiuj jam posedas la unuan elementan kurson.

Bona gajno por niaj instruantoj! 
— Belga esperantisto n253 (mar 1938)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Heroldo de Esperanto, 18/1967
  3. Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 715-719.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]