Ferenc Szinnyei

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc Szinnyei [sinjei], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Szinnyei Ferenc estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1914, ordinara 1928) de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1933). Lia patro estis József Szinnyei.

Ferenc Szinnyei

Ferenc Szinnyei [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1875 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de novembro 1947 en Budapeŝto.

Biografio

Ferenc Szinnyei frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1894-1898. Post la diplomo li ekinstruis en gimnazio. En 1900 li longe rondvojaĝis en la tiutempa Italio. En 1906 li edziĝis. Li profesoriĝis en 1908 en Budapeŝto.

Verkaro (elekto)

  • Bacsányi János (János Batsányi), (1898)
  • Unkarilaisen kirjallisuuden historia (Historio de la hungara literaturo), (1905)
  • Novellairodalmunk Jósikáig (Nia noveloliteraturo ĝis Miklós Jósika), (1911)
  • Novella- és regényirodalmunk a szabadságharcig. 1-2 (Nia novelo- kaj romano-literaturo ĝis la liberecbatalo), (1925-26)
  • Elbeszélőink egymásrahatása a Bach-korszakban (1932)

Fontoj