Ferenc Szisz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ferenc Szisz

SZISZ Ferenc /sis ferenc/ (* 20-an de septembro 1873 en Szeghalom, † 21-an de februaro 1944 en Auffargis, dep. Yvelines) estis hungara aŭtokonkursisto en Francio antaŭ la dua mondmilito. Li venkis en la unua Grand Prix en 1906.

Li naskiĝis kiel filo de biena ĉevalprizorgisto, li lernis en gimnazio de Gyula, poste laboris en metiejoj de seruristoj kaj kupromuldistoj, poste li laboris en Germanio ĉe la aŭtomobila industrio.

La mekanikisto Szisz laboris en 1901 jam en Parizo, en uzino de la Renault-fratoj, kie li ricevis senlimajn eksperimentajn kaj evoluigajn eblecojn pro siaj patentoj. Li havis sennombrajn inventaĵojn ekz. li helpis la problemon de la krankostanga ekfunkciigo per densaera ekilo.

Dum li pli kaj pli altiĝis en la hierarkio, li prenis la nomon Francois Szisz kaj per tiu nomo anoncis sin al la Grand Prix. La partoprenantoj ekis la 27-an de junio 1906 kaj ekstartis po 1,5 minutoj kaj veturis dum 2 tagoj ĉ. 1200 km. La konkursisto Szisz veturis 12 h 14 m 7 s, averaĝe per rapido de 101,8 km/h. La aŭtomobilo estis 12.985 kub-cma Renault, kun 4-takta motoro kaj kun 95 ĈP.

Ĉar oni alŝutis gudron por kapti la polvon, tiu gudro venis eĉ vangon de Ferenc Szisz , kies haŭto vundiĝis. Oni devis kontraŭbatali eĉ la promenantajn bestojn.

Ferenc Szisz ricevis premion de 45 mil frankoj kaj poste ŝtatanecon kaj tujan konatecon en la tuta lando. Post la unua mondmilito li adiaŭis je Renault kiel riĉulo. Li vendis poste en sia garaĝo aŭtomobilojn de la konkura Citroen.

Li laboris eĉ ĉe aviadila kompanio Breguet kaj pensioniĝis en 1930.

Li mortis en 1944 sen posteuloj. La tombo de Ferenc Szisz kaj lia edzino troviĝas en ekstera distrikto de Parizo.

Oni nomas en 2006 (je la centjariĝo) sporthalon pri li en la naskiĝurbo Szeghalom. Okazas ankaŭ rememoroj en Francio.

La alia Szisz[redakti | redakti fonton]

Post la dua mondmilito, samnoma Szisz Ferenc en Hungario (en Tiszaszentimre) surprenis, ke li estas la fama konkuristo (kvankam li ne parolis france, ne sciis pri la konkuro). La historion kredis la firmao Renault, kies direktoro vizitis Hungarion kaj donacis memormedalon kaj oni ĝiris monatan apanaĝon por la homo.

Li malvualiĝis nur fine de la 1960-aj jaroj, kiam li vizitis la ekspoziciejon de Renault dum la Budapeŝta Internacia Foiro: la francoj petis lin stiri la aŭomobilon R-16 iom por foti lin. Tiam la oĉjo disetendis la manojn kaj evidentiĝis ke li neniam stiris aŭtomobilon. Poste la Renault esplorigis la veron en Hungario, ke temas nur pri nom-parenculo.