Ferenc Taucher

El Vikipedio, la libera enciklopedio

TAUCHER Ferenc estis hungara astronomo, jezuita monaĥo naskita en Koloĵvaro la 16-an de julio 1738 kaj mortinta en Buda la 20-an de oktobro 1820.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Taucher post siaj studoj laboris en la instituto de observatorio de la universitato Nagyszombat. Post la malpermeso de jezuita ordeno (1773) li iĝis la gvidinto kaj instruisto de la observatorio de Buda. Li retiriĝis en 1806. Liajn verkojn publikis Maksimiliano Hell en la Ephemerides en Vieno.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]