Ferenc Virág

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ferenc Virág
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kantistoesperantisto
vdr

Ferenc VIRÁG, Esperanta nomo Feri FLORO, (naskiĝis en Hungario) estas hungaro vivanta en Germanio. Li konatiĝis en la 1980-aj jaroj kiel esperantlingva kantisto.

Liaj esperantlingvaj kantoj estas plejparte tradukitaj el la hungara aŭ la hispana, sed kelkaj estas ankaŭ originale verkitaj. Kelkaj el ili sonas gaje, dum aliaj estas tre melankoliaj.

En 1981 li translokiĝis al Germanio kaj 1984 edziĝis al Christine Schneider, transprenante ŝian familian nomon. Kun ŝi kaj unu plia germano li fondis en 1984 la muzikan grupon Pentaton, kiu kantas ĉefe en la hispana kaj la hungara - sed foje ankaŭ en Esperanto, kiel montras la fakto, ke en lia retejo elŝuteblas lia kanto "Fluas akvo".

En 2008 li divorcis kaj reprenis sian hungaran nomon Virág.

En 2014 li fondis denove muzikan Grupon Feri y la banda. Ekde 2016 li kantas sole siajn memfaritajn kantojn kaj aranĝas ilin en sia loĝoĉambro-Studio.


Antaŭ esperantista publiko li kantis verŝajne lastfoje je la jarŝanĝo 1986/1987 en la Internacia Seminario en Kolonjo. Tamen lia nomo restas konata inter esperantistoj, ĉar li publikigis du sonkasedojn, sed nelaste ankaŭ pro tio, ke la himno de la Internacia Seminario – la kanto "IS" de Amplifiki – enhavas la verson "Feri Floro ĉiujn distras per kantaĵoj pri la vivo, jes pri la viroj, la virtoj en la IS".

Ekde 2020 li denove kantas en Esperanto. La kantojn li kolektas ĉi tie: https://www.youtube.com/channel/UCHWMpqqWODBT1ODsrKnqfvg

Sonkasedoj[redakti | redakti fonton]

  • Floreto, 1982
  • Du kolombetoj, 1983

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]