Ferenc Váró

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ferenc Váró
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1851 (1851-05-01)
en Hărău
Morto 27-an de aprilo 1924 (1924-04-27) (72-jaraĝa)
en Aiud
Ŝtataneco Hungario
Parencoj Imre Révész
Okupo
Okupo tradukisto • literaturhistoriisto • verkisto
vdr

VÁRÓ Ferenc (va:ro:) estis hungara verkisto, tradukisto naskita en Haró la 1-an de majo 1851 kaj mortinta en Aiud la 27-an de aprilo 1924. Li estis la avo de poetino Éva Váró, B..

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Váró pristudis filozofion kaj juron en Budapeŝto. En 1875 li akiris diplomon de instruisto kaj instruis literaturon en Székelyudvarhely, kie li estis inter 1885 kaj 1895 direktoro, pli poste en Nagyenyed, kie ekde 1899 ĝis 1906 li estis gvidanto de biblioteko. Ekde 1906 li vivis en Koloĵvaro. Li verkis plurajn pedagogiajn, ekleziajn kaj historiajn artikolojn. El liaj tradukaĵoj elstariĝis liaj Friedrich Schiller-tradukaĵoj; li verkis hungalingvajn tekstojn al oratorioj de Robert Schumann kaj Ludwig van Beethoven.

Verkoj ĉefaj[redakti | redakti fonton]

  • Eötvös költészete (Bp., 1874);
  • A Bethlen-kollégium a közelebbi években és ma (Kolozsvár, 1889);
  • A nagyenyedi Bethlen-kollégium (Kolozsvár, 1889);
  • Vallomások és kérdések (Kolozsvár, 1901);
  • Csernáton Márton (Egy enyedi diák története) (Bp., 1904).

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon [1]