Ferenc Zichy (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafo Ferenc Zichy [ziĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zichy Ferenc estis hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis ’’zicsi’’ kaj ’’vázsonykői’’.

Ferenc Zichy [1] naskiĝis en 1701 en Hungara reĝlando en Homonna (nuntempa Humenné en Slovakio). Li mortis la 8-an de junio 1783 en Győr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Zichy frekventis gimnazion en Pozsony kaj Győr, poste li plulernis ekzemple en Romo. Li iĝis abato en 1719, li pastriĝis en 1724. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:

Li strebis multe pri la ekleziaj konstruaĵoj (katedralo, lernejoj).

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Edictum episcopi Jauriensis’’ (1754)
  • ’’Raaber bischöfliche Verordnung über die Festagge’’ (1771)
  • ’’A győri megyében levő híveknek’’ (1773)

Fontoj[redakti | redakti fonton]