Ferenc Zsigmond

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ferenc ZSIGMOND [jigmond] estis rumania hungara memuaristo. Li naskiĝis en Szentivánlaborfalva la 5-an de decembro 1918 kaj mortis la 12-an de septembro 2008 en Târgu Mureș.

Kariero

Ferenc Zsigmond akiris diplomon de aktoro en 1944 en Budapeŝto. Post sia reveno el militkaptiteco en 1948 li estis unu el fondintoj de Magyar Művészeti Intézet de Kluĵo, kies de 1950 li estis ĉefsekretario, same de ĝia posteula instituto Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet ĝis 1957 en Târgu Mureș. Tie li estis asistanto de profesoro de 1957. Inter 1960–84 li estis literatura sekretario de la instituto. Inter 1949–84 li redaktis ĉirkaŭ 180 programkajerojn, afiŝojn. Inter 1954–85 li publikigis en gazetoj A Hét, Új Élet, Korunk, Utunk, Romániai Magyar Szó, Erdélyi Figyelő.

Volumo

  • Hadifogságban. Naplótöredékek, emlékfoszlányok 1944–1948 (memuaraĵo, Buk. 1995).

Fonto