Ferencszállás
El Vikipedio
Ferencszállás (ferencsAlAŝ) estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. la loknomo signifas: tranoktejo Francisko.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 6 km²
- Loĝantaro: 650
- Poŝtkodo: 6774
- Telefonprefikso: 62
Situo [redakti]
Ferencszállás situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Maros, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Makó. Troviĝas Makó 10,5 km-ojn, Kiszombor 6 km-ojn, Klárafalva 2,5 km-ojn, Deszk 9,5 km-ojn for.
Historio [redakti]
Fine de la turka erao la regiono senhomiĝis. Poste tabakokultivistoj konstruis sekigilojn. Barono Francisko Gerliczy (gerlici) aĉetis la kampojn kaj fondis tie biencentron. Tio estis ĝermo de la vilaĝo. La vilaĝnomo devenas de nomo de Gerliczy. La riverbordo apartenas al Nacia parko.
