Ferepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Prahistoriaj epokoj
H   Latena Ferepoko   Protohistorio
  Halŝtata Ferepoko
Ferepoko
  Malfrua Bronzepoko  
  Meza Bronzepoko
  Frua Bronzepoko
Bronzepoko
    Ĥalkolitiko    
  Neolitiko Prahistorio
Mezolitiko / Epipaleolitiko.
P     Malfrua Paleolitiko  
    Meza Paleolitiko
    Frua Paleolitiko
  Paleolitiko
Ŝtonepoko
La fortikaĵoj broĉ kiaj tiu de Dun Carloway (insulo Lewis, Skotlando) estas konstruoj de la malfrua Ferepoko.

Ferepokofera epoko estas la lasta etapo de la homara prahistorio, post la bronzepoko, laŭ la teorio de la tri epokoj. La nomo devenas de la fakto, ke iloj (ĉefe armoj) trovitaj el tiu epoko estis faritaj el fero. En kelkaj societoj de la antikveco, la metalurgia teknologio necesa por prilabori feron aperis samtempe kun aliaj teknologiaj kaj kulturaj ŝanĝoj, ĉefe ĉe agrikulturo, religisj kredojartaj stiloj, kvankam tio ne ĉiam okazis.

Oni trovas en la naturo feron grandkvante, sed oni scipovis ĝin ekspluati el la ercoj nur post la eltrovo de la blovmetodoj. Antaŭ tio oni uzis nur la maloftan meteoran feron, el kiu oni pretigis ornamaĵojn jam en 4.000 a.K. en Egipto kaj Okcidenta Azio. Fermetalurgio disvastiĝis jam meze de la 2-a jarmilo a.K. en antikva Egipto kaj Mezopotamio kaj de tio disvastiĝis al la Mediteranea Maro, al Kaŭkazo, Hindio, poste al la tuta Eŭropo. La dato de apero, daŭro kaj kunteksto de la feruzado varias laŭ la koncerna regiono. La unua apero konata de socioj kun la nivelo kaj kultura kaj teknologia koresponda al la Ferepoko estis markita en la 12-a jarcento a.K. en variaj lokoj:

En aliaj eŭropaj regionoj, la komenco de la Ferepoko estis tre posta; ĝi ne okazis en Centra Eŭropo ĝis la 8-a jarcento a.K., kaj ĝis la 6-a jarcento a.K. en Norda Eŭropo.

En Afriko la unua konata montro de la feruzado pere de fandado kaj forĝafo okazis en la Nok-kulturo, en la teritorioj de la aktuala Niĝerio, ĉirkaŭ la 11-a jarcento a.K.[1][2]

La Ferepoko finis ankaŭ en diversaj periodoj depende de la regiono:

Popoloj de Ameriko, Aŭstralio kaj Oceanio konatiĝis kun la metalo nur el la eŭropanoj, do tie ne estis propre Ferepoko.

La Ferepoko okazis proksimume kiam la ferproduktado iĝis la plej prilaborita formo de metalurgio. Ĝi postulas altan fandotemperaturon, sed ties malmoleco kaj abundo igis ĝin materialo multe pli dezirebla kaj malmultekosta ol bronzo, kio kontribuis definitive al ties adoto kiel plej uzita metalo. La pli bonaj, fortaj iloj kaŭzis revolucion en la mastrumado. Ili ebligis la elhakadon de arboj, tiel pligrandiĝinte la kultiveblan agron. Feraj iloj fine forpelis ŝtonajn ilojn. Pliboniĝis la produkteblecoj, aperis memproprieto, labordivido, sociaj tavoloj kaj fine ŝtatoj.

Malgrandazio

Ĉefaj lokoj de la hititoj en Malgrand-Azio
La pordo de la leonoj en Hatuŝa: la hititoj atingis fortan hegemonion danke al regado de la ferindustrio.

En Malgrand-Azio prilaboro de fero estis konata jam de longa tempo. La hititoj scipovis produkti feron en epoko, kiam tio estis tute nekonata en aliaj regionoj de la mondo. Per la fino de la hitita imperio, finiĝis ankaŭ la monopolo de tiu imperio rilate al la produktado de fero, kiu estas menciita jam en la 17-a jarcento a.K. en la regiono. Post la 12-a jarcento la tekniko disvastiĝis tra la Mediteraneo.

Israelo

Rilate al arkeologiaj trovaĵoj el Israelo oni ofte uzas la terminojn ferepoko 1, ferepoko 2 kaj ferepoko 3.

  • Ferepoko 1 korespondas al la jaroj 1200 ĝis 1000 a.K.
    • 1 A (1200 ĝis 1100 a.K.; malurbigo, landpreno)
    • 1 B (1100 ĝis 1000 a.K.; novsetlejoj, lokaj centroj)
  • Ferepoko 2 korespondas al la jaroj 1000 ĝis 587 a.K.
    • 2 A (1000 ĝis 900 a.K.; estiĝo de ŝtatoj, davida regno)
    • 2 B (900 ĝis 700 a.K.; naciaj ŝtatoj, Israelo, reĝlando de Juda)
    • 2 C (700 ĝis 587 a.Kr.; asiroj, provincoj, vasaloj)
  • Ferepoko 3 korespondas al la jaroj 587 ĝis 450 a.K.; babilonanoj, fruaj aĥemenidoj)

Eŭropo

Ilustracio de la 19a jarcento de glavoj Hallstatt
Kelta setlejo apud Bundenbach en okcidenta Germanio

En Eŭropo du gravaj kulturoj ekzistis en la ferepoko:

Hungario

En Hungario la ferepoko daŭris de la jaro 900 a.K. ĝis la komenco de la 1-a jarcento. Dum la frua ferepoko, la skitoj okupis la areon oriente de la Danubo kaj disvastis tie feruzadon. En la post-Danuba Regiono de Hungario restis dumtempe la kulturo de Hallstatt ĝis la 4-a jarcento a.K., kiam de la okcidento venis kaj okupis la areon la keltoj. Ili disvastigis la kulturon de La-Tène sur la tuta areo de la nuntempa Hungario. Tiam ĝeneraliĝis la uzado de fero kaj la keltoj konigis la uzadon de la potista rado kaj manmuelilo.

Grekujo

En Grekujo la frua ferepoko estas la epoko inter la mezo de la 11-a jarcento kaj la fino de la 8-a jarcento a.K. Ĝi estis epoko de ŝanĝiĝo kaj transiro de la Mikena kulturo de la bronzepoko al la epoko de grekaj urboŝtatoj. Tradicie kaj pro la malmulto de fontoj oni nomas tiun epokon ankaŭ la mallumaj jarcentoj.

Mezeŭropo

En Mezeŭropo la ferepoko komenciĝis en la 9-a jarcento a.K. Ĝi dividiĝas en la

  • fruapli maljuna ferepoko (de 800 ĝis 450 a.K.), la epoko de Hallstatt
  • malfruapli juna antaŭromia ferepoko (de 450 a.K. ĝis la fino de la 1-a jarcento a.K.), tio estas la epoko La Tène
  • romia ferepoko (de la 1-a jarcento ĝis la 4-a jarcento), kio korespondas al la romia imperio
  • postromia ferepoko (de la 4-a jarcento ĝis la 6-a jarcento), la epoko de la popolmigradoj

Kelkaj el la plej gravaj arkeologaj trovejoj estas:

Afriko

Ferepokaj trovaĵoj en orienta kaj suda Afriko, kiuj korespondus al la ekspansio de Bantuoj en la frua unua jarmilo

En Afriko komenciĝis la ferepoko sen antaŭa kuproepokobronzepoko. La plej fruaj mencioj de ferprilaborado devenas el Taruga en centra Niĝerio. Tie oni elfosis plurajn metalurgiajn fornojn, kies datoj situas en la unua antaŭkristana jarmilo (de 800 ĝis 500 a.K.). Taruga estas unu el la maloftaj bone esploritaj trovaĵoj de laNok-kulturo. Tre verŝajne la prilaborado de fero estis indiĝena eltrovaĵo. Antaŭaj supozoj pri deveno el Meroe estis malpravigitaj pro la datigoj de Taruga, ĉar ili antaŭis la trovaĵojn el Meroe. Influo el Kartago ŝajnas ne ebla, ĉar la Saharo estis dum tiu epoko verŝajne ne travojaĝebla.

Oni iam opiniis, ke la prilaborado de fero kaj kupro en la subsahara Afriko disvastiĝis kune kun la ekspansio de bantuoj, de la regiono de Kameruno al la grandaj afrikaj lagoj en la 3-a jarcento a.K., kiu atingis la kabon de Bona Espero ĉirkaŭ la jaro 400.[3][4] Sed plej lastaj esploroj lingvistikaj ŝajne pruvus, ke ne ekzistis rilato inter la feroprilaborado kaj la disvastiĝo de bantuaj lingvoj kaj agrikulturo.

Bibliografio

Tegmento sur konstruaĵo laŭ tiuj de la ferepoko en Hampshire, Anglujo
  • Gilda Bartoloni: Archäologische Untersuchungen zu den Beziehungen zwischen Altitalien und der Zone nordwärts der Alpen während der frühen Eisenzeit Alteuropas. Ergebnisse eines Kolloquiums in Regensburg (Arkeologiaj esploroj pri la rilatoj inter antikva Italujo kaj la regiono norde de la Alpoj en la frua ferepoko de Eŭropo. Rezultoj de kolegia kunveno en Regensburg), 3-a ĝis 5-a novembro 1994, Regensburg, eld. Universitätsverlag Regensburg kaj aliaj, 1998, ISBN=3-930480-23-9
  • Roland Oliver, Brian M. Fagan: Africa in the Iron Age. c. 500 B. C. to A. D. 1400 (Afriko en la ferepoko. De ĉirkaŭ 500 a.K. ĝis 1400 p.K.), eld. Cambridge University Press, Kembriĝo, 1985, ISBN=0-521-20598-0
  • Wolfgang Schuller: Das Erste Europa. 1000 v. Chr.–500 n. Chr. (La unua Eŭropo. 1000 a.K. - 500 p.K.), Handbuch der Geschichte Europas vol. 1; UTB vol. 2497, eld. Ulmer Verlag, Stuttgart, 2004, ISBN=3-8252-2497-X
  • R. Tylecote: 1975, The origin of iron smelting in Africa (La deveno de ferfandado en Afriko), Westafrican Journal of Archaeology, vol. 5, paĝoj 1–9, ISSN=0331-3158
  • R. F. Tylecote: 1975, Iron smelting at Taruga, Nigeria (Ferfandado en Taruga, Niĝerio), Journal of the Historical Metallurgy Society, vol. 9, numero 2, paĝoj 49–56, ISSN=0142-3304
  • Barnes, Gina L. 2001. State Formation in Korea: Historical and Archaeological Perspectives. Curzon, Londono.
  • Kim, Do-heon. 2002. Samhan Sigi Jujocheolbu-eui Yutong Yangsang-e Daehan Geomto [Studo de modeloj de distribuado de hakiloj de ferfando en la Periodo Samhan]. Yongnam Kogohak, [Yongnam Archaeological Review] 31:1-29.
  • Lee, Sung-joo. 1998. Silla - Gaya Sahoe-eui Giwon-gwa Seongjang [Hegemonio kaj malhegemonio de las socioj Silla kaj Gaja]. Hakyeon Munhwasa, Seul.
  • Taylor, Sarah. 1989. The Introduction and Development of Iron Production in Korea. World Archaeology 20(3):422-431.
  • Yoon, Dong-suk. 1989. Early Iron Metallurgy in Korea. Archaeological Review from Cambridge 8(1):92-99.
  • Duncan E. Miller y N.J. Van Der Merwe, 'Early Metal Working in Sub Saharan Africa' Journal of African History 35 (1994) 1-36
  • Minze Stuiver y N.J. Van Der Merwe, 'Radiocarbon Chronology of the Iron Age in Sub-Saharan Africa' Current Anthropology 1968.
  • Gordon Childe, Vere. Qué sucedió en la Historia. 1977.
  • Collis, J. La Edad del Hierro en Europa. Labor. 1989.

Referencoj

  1. Miller kaj Van Der Merwe, 1994; Stuiver kaj Van Der Merwe, 1968
  2. Duncan E. Miller kaj N. J. Van Der Merwe: «Primeros trabajos en metal en el África subsahariana», en la Revista de Historia de África, 35, paĝoj 1-36, 1994.
    Stuiver Minze kaj N. J. Van Der Merwe: «Cronología de radiocarbono de la Edad del Hierro en África subsahariana», en Current Anthropology, 1968.
  3. Duncan E. Miller and N.J. Van Der Merwe, 'Early Metal Working in Sub Saharan Africa' Journal of African History 35 (1994) 1–36; Minze Stuiver and N.J. Van Der Merwe, 'Radiocarbon Chronology of the Iron Age in Sub-Saharan Africa' Current Anthropology 1968.
  4. How Old is the Iron Age in Sub-Saharan Africa? — by Roderick J. McIntosh, Archaeological Institute of America (1999)

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto