Fergano
El Vikipedio
| Fergano | |
| uzbeke Fargʻona (antaŭe cirile Фарғона), perse فرغانه [Farġāna] | |
| urbo | |
|
la parko Al-Fargʻoniy/Al-Fergani en la urbo
|
|
| Oficiala nomo: Fargʻona | |
| Lando | |
|---|---|
| Situo | Fergano |
| - koordinatoj | 40°23′11″N 71°47′11″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 40.38639 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">40.38639°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 164 334 (2005) |
| Horzono | UTC+5 |
| - somera tempo | UTC+6 |
| telefonkodo | +73 |
Fergano (uzbeke Fargʻona, antaŭe per cirila alfabeto Фарғона, perse فرغانه [Farġāna], ruse Фергана [Fergana], ĉine 费尔干纳 [Dàjuān]) estas urbo en la oriento de Uzbekio. Komence de la jaro 2005 en la urbo vivis 164 334 loĝantoj, en la tuta urba aglomeraĵo 513 449. La urbo situas 300 kilometrojn sudoriente de la urbo Taŝkento en la sudo de la Fergana Valo, nomata laŭ la urbo, kaj estas ĉefurbo kaj kultura centro de la samnoma provinco Fergano. Ĝi provizore en Esperanto nomatas Fergano, ĉar la nomigo de la valego Fergana Valo, simila al la nomigo en multaj aliaj lingvoj, jam pli longe kutimiĝis kaj la urbonomo jen respondas, kvankam tiu urba nomo pli apogiĝas je la imperia rusa ol la loka uzbeka lingvo.