Feria (Badaĥozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Feria (Badajoz))
Feria
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Zafra-Río Bodión
Poŝtkodo 06390
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro María Remedios Burguillo Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 1 050  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 31′ N, 6° 34′ U (mapo)38.5128549-6.5637733Koordinatoj: 38° 31′ N, 6° 34′ U (mapo) [+]
Alto 574 m [+]
Areo 73,7 km² (7 370 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Feria (Ekstremaduro)
Feria (Ekstremaduro)
DEC
Feria
Feria
situo en Ekstremaduro
Feria (Hispanio)
Feria (Hispanio)
DEC
Feria
Feria
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Feria (Badajoz) [+]
vdr
Panoramo de la montaro de Feria kun la vilaĝo kaj la kastelo

Feria estas municipo de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko Zafra-Río Bodión. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 050 loĝantoj sur areo de 73,7 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas koritos.

Situo[redakti | redakti fonton]

Feria estas situa en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 574 m; je 60 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 20 km de Zafra, plej proksima urbo. La surfaco de ties teritorio estas de 73,7 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ties ekonomio baziĝas sur la agrokulturo kaj brutobredado (porkoj, ŝafoj, olivarboj, figarboj ktp).

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de la Ĥalkolitiko. Poste loĝis la lokon keltoj, romianoj kaj araboj, danke al la favora situo por defendo.

En 1394 la reĝo Henriko la 4-a donis la vilaĝon al Gomes Suárez de Figueroa, superulo de la Ordeno de Santiago, kun titolo de Grafo de Feria. Poste Filipo la 2-a donis al Lorenzo Suárez de Figueroa, filo de la antaŭa, la titolon de Duko de Feria, kaj tiel pligravix¡ĝis la senjorlando de Feria, kaj tiam oni konstruis la plej parton de la estonta kastelo de la loko.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La kastelo estis la kerno de la agado de la Duklando de Feria. Ĝi havas elstaregan defendan turon —foje restaŭrita kaj nune loĝiga de Historia Arkivo de la familio Suárez de Figueroa— kaj ankaŭ vizitindan korton.

Estas ankaŭ preĝejo de la 15a jarcento.

La vilaĝo havas tre deklivajn stratojn kiel montara vilaĝo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Turismo[redakti | redakti fonton]

En la municipa teritorio ekzistas vojo kun dolmenoj taŭga por marŝado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(en la hispana)