Lado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ferlado)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri materialo. Por informoj pri slava dio, vidu la artikolon Lado (dio).
Lado el ladskatolo

Lado estas maldika folio, farita kutime de ŝtalo kaj ofte kovrita per zinkostano kontraŭ rustado.

Laŭ Francisko Azorín lado estas Metalo en folioj; precipe stanita fera folio.[1] Li indikas etimologion el la latina latus (ampleksa, etendita). Kaj li aldonas la esprimojn plumba lado, kupra lado, galvanizita lado, ferlado, onda lado, ladisto kaj ladistejo.[2]

Lado estas ofte uzata por tegmentoj kaj ankaŭ por diversaj ujoj kiel siteloj.

Por kunigo de detaloj faritaj el lado oni kutime faldas iliajn randojn specialmaniere.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 125.
  2. Azorín, samloke.