Fermato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Simbolo

Fermato (it. fermare: halti) estas en muziko trankvilosigno laŭ formo de parabolo malsupren malferma sur notopaŭzo, kiu ankaŭ estas uzata kiel haltosigno aŭ indikas la haltadon en la movado.

Klarigo[redakti | redakti fonton]

La origina notvaloro estas plilongigata ĝis la duobla valoro (la interpretisto ne estas ligita al la fakta daŭro). Kelkaj komponistoj precizigas siajn dezirojn, notante brevis (= mallonge) aŭ lunga (= longe) super la fermatosignon. En modernaj partituroj troveblas ankaŭ la fermatosigno en angula formo (renversita "kesto" kun punkto), longa fermato tiam estas prezentata per pluraj "kestoj" unu super la alia. En la klasika kaj romantisma epokoj oni uzis fermaton por dilatado de la takto, por eviti taktŝanĝon. Ekzemploj por famaj fermatoj estas la komenco de la 5-a simfonio de Beethoven aŭ la uverturo de Zauberflöte de Mozart.

Krome fermato en orkestronotoj de konĉerto indikas ankaŭ la komencon de kadenco, dum kiam la restaj voĉoj silentas. Jam en la 15-a jarcento ĝi indikis je la finoj de la voĉoj de kanono, ke tono estas tenenda, ĝis kiam ĉiuj voĉoj atingos sian finon. Fermatoj krome subdividas ĥoralkomponaĵojn, akompanante la finajn sonojn de la unuopaj detranĉoj. Ofte ili troviĝas en pli malnova literaturo super la finostreko de komponaĵo.

Ankaŭ ĝeneralpaŭzo estas indikata per fermato, se ĉi tiu ĝeneralpaŭzo ne estas strikte realigebla en la tempo (malrapidaj movimentoj ĉe Haydn). Ofte tiam staras sur la fermato G.P. (multaj ekzemploj ĉe Anton Bruckner).

Valoroj[redakti | redakti fonton]

Ekde mallonga ĝis longa:

breve
Fermata round.png

Fermata round.png
lunga
Fermata round.png

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

WP-TranslationProject TwoFlags.svg Ĉi tiu paĝo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Fermate » el la germana Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la revizion 3205880 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)