Fermdigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo
Satelitfoto de la fermdigo
Vidaĵo de la fermdigo en la direkto de la provinco Frislando
Monumento kun belvidejo
Statuo de diglaboristo (ŝtonmetisto)

La Fermdigo (nederlande: Afsluitdijk) fermas ekde 1932 la lagon IJsselmeer (la antaŭa Suda Maro) de la Vadomaro kaj etendiĝas de Den Oever sur la antaŭa insulo Wieringen al la Frisa vilaĝo Zurich. La digo estas 30 kilometrojn longa kaj 90 metrojn larĝa, kaj estas parto de la Sudmarlaboroj (Zuiderzeewerken) formplanitaj de Cornelis Lely.

Kvankam estis planoj por konstrui fervojon kaj aŭtovojon, la spaco por la fervojo ĉe la deflukluzoj estas uzita por duobligo la aŭtovojon al kvarkoridora aŭtoŝoseo. Ĉi tio fariĝis la A7E22. La resto de la digo estas plilarĝigita je la flanko de IJsselmeer. Je la flanko de la Vadomaro situas biciklovojeto trans la digo. La vorto 'digo' signifas disigon inter tero kaj akvo. Tio estus ĝusta, se la tuta IJsselmeer estus sekigita. Tamen, pro ŝanĝo de la planoj ĝi fariĝis baraĵo: disigo inter du akvoj. Fakte ni devus diri fermbaraĵo.

Preskaŭ en la mezo de la digo estas laborinsulo "Breezanddijk" kun haveno, benzinstacio, piknikejo kaj kampadejo. La kampadejo estas nur por membroj de la klubo "Het Wad" (La Vadomaro) kaj ne havas akvoprovizon kaj necesejojn. Oni do mem devas kunporti akvon kaj porteblan necesejon. Ekde 2012 estas elektroprovizo sur la tereno. Se estas libera loko oni akceptas pagantajn pasantojn kun tendo, ruldomokampadveturilo.


Vizito al la kluzoj dum konstruo, ĉ. 1930.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1886 kelkaj eminentuloj fondis la Sudmarasocion (Zuiderzeevereniging) kiu devis esplori ĉu sekigo estis efektivigebla. Inĝeniero Cornelis Lely estis elstara membro de ĉi tiu asocio. Li faris en 1891 la unuan planon por fermi la Sudan Maron. En 1913, kiam Lely intertempe estis ministro por administracio de la akvovojoj, la endigigo estis aldonita al la registara programo, malgraŭ protestoj de la fiŝkaptada sektoro. Post la inundo de 1916 oni estis pretaj por la megaprojekto kaj du jarojn poste la parlamento akceptis la planojn.

En junio 1920 la unua parto de la laboro estis adjudikita: la konstruo de la 2,5 km longa Amsteldiepdijk de Norda Holando al la insulo Wieringen. Dum tiu projekto oni akiris utilajn spertojn kiuj pliposte bone servis al tiuj kiuj konstruis la fermdigon.

La konstruo de la vera Fermdigo komenciĝis en januaro 1927. Oni laboris ekde kvar lokoj: la ambaŭ bordoj kaj speciale konstuitaj laborinsuloj Breezand kaj Kornwerderzand. Dum la konstruo de la 30 km longa digo, la unuan fojon, oni uzis silikargilon, kiu montriĝis pli tenaca ol sablo aŭ argilo. Ĉi tiu materialo abundas en Nord-Nederlando. Ĝi sedimentiĝis dum la Saale-glaciepoko kaj facile povis esti dragita en la najbareco de la konstruota digo. La digo fundamentis sur mergomatracoj el plektitaj salikotigoj kiuj estis sinkigitaj per metado de ŝtonblokoj sur ilin.

La 28-an de majo 1932, je du minutoj post la unua posttagmeze, De Vlieter estis fermita, la lasta aperturo en la fermdigo. Kvar monatojn pliposte, la 20-an de septembro 1932, la nomo Zuiderzee (Suda Maro) oficiale estis ŝanĝita al IJsselmeer (Isellago). Post kiam la finaj laboroj estis pretigitaj, la Fermdigo la 25-an de septembro 1933 estis oficiale inaŭgurita. Apud la loko kie oni fermis la digon, troviĝas, de arkitekto Dudok formplanita, monumento kun belvidejo kaj statuo de ŝtonmetisto.

Dum la planado kaj konstruo de la Fermdigo oni devis labori per (laŭ hodiaŭaj kriterioj) sufiĉe simplaj rimedoj. Komputiloj aŭ akurataj mezuriloj ankoraŭ ne ekzistis. Kluzoj kaj digokorpoj unue estis konstruitaj laŭskalaj kaj testitaj. Malgraŭ tio, aŭ ĝuste pro tio, ankoraŭ estas tutmonda admiro por la kompetenteco per kio la aŭdaca projekto estis plenumita. Ĝi konfirmis la eminentan pozicion de Nederlando sur la tereno de akvokonstruado.

Lorentz kaj la kniko[redakti | redakti fonton]

Kiu rigardas la mapon de la Fermdigo vidas ke ĝi estas ne tute rekta. Tio ŝajnas erareto de la konstruistoj, sed je pli detala rigardado tio ne estas vera. Ŝajnas ke la nederlanda fizikisto Hendrik Lorentz respondecas pri tio. Dum lia pensiado li okupis sin pri hidrodinamiko. Esplorado kaj kalkulado instruis lin ke la tajda efiko pro la konstruo de la digo radikale ŝanĝiĝus kaj li sciis konvinki la respondeculojn ke estas pli bone fari kelkajn etajn kurbojn en la digokorpo. Kiel danko por lia helpo unu el la du kluzoj estas nomata laŭ li. Bedaŭrinde li ne partoprenis la finkonstruon de la digo: Lorentz mortis en 1928.

Tria kluzokomplekso[redakti | redakti fonton]

La Fermdigo havas du kompleksojn da dufluigakluzoj, ĉe Den Oever kaj ĉe Kornwerderzand. En 1998 montriĝis ke la kapacito ne plu sufiĉas, kaj en 2001 oni startigis esploron al la plej bona loko por tria komplekso. Tria kluzokomplekso estis necesa pro la leviĝo de la marnivelo, malleviĝo de la grundo, kaj intensigita alportado de riverakvo tra Iselo (IJssel).
En 2003 la konstruado estis prokrastita pro manko de mono.

Rapidrekordo[redakti | redakti fonton]

La 15-an de aŭgusto 2006 Formulo 1-vetkuristo Robert Doornbos ricevis de “Rijkswaterstaat “ (Administracio de la akvovojoj) la okazon por efektivigi sian knabosonĝon. Sur, speciale por tiu okazo, barita vojo li atingis en sia vetkura aŭto rapidecon de 326 kilometoj en horo.

Datumoj[redakti | redakti fonton]

Konstrukostoj: 120 milionoj da nederlandaj guldenoj. Materialo estis: 23,0 milionoj kubometroj da sablo, 13,5 milionoj kubometroj da silika argilo, 16 milionoj da klinkeroj, 18 milionoj faskoj da branĉetaro, 11 dragmaŝinoj, 105 barkoj, 72 trenŝipoj, 73 remboatoj. Laboristoj: averaĝe 5000 personoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la laboroj je la Suda Maro