Fermita ekologia sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fermita ekologia sistemo estas tia ekosistemo, kiu ne komunikas, ne ŝanĝas materialon kun la ekstera ekosistemo.

Kvankam la Tero plenumas la kondiĉojn de la fermita ekosistemo, oni uzas do la esprimon pro artefaritaj ekosistemoj. Tiuj sistemoj estas science planitaj kaj povas mem servi pri la necesaj homaj bezonoj. Tiu povas esti ekz. la vivapoga sistemo dum kosmoveturo aŭ en kosmostacioj aŭ en submarŝipoj.

Okaze de fermita ekosistemo, la sistemo devas ŝanĝi, produkti la necesajn akvon, oksigenon, nutraĵon por la plej alta viva formo, por la homo. Tiel la sistemo devas transformi la urinon, ekskrementojn, karbonan dioksidon reen al la menciitaj materialoj.

La fermita ekologia sistemo entenas minimume unu aŭtotrofan organismon. Preskaŭ ĉiu malpli granda fermita ekosistemo baziĝas nuntempe je verdaj algoj (ĉefe klorelo).

Plej gravaj, grandaj fermitaj ekologiaj sistemoj estas Biosfero 2, MELiSSA kaj rusaj projektoj BIOS-1, BIOS-2, kaj BIOS-3.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • "Manmade Closed Ecological Systems." I. I. Gitelson, G. M. Lisovsky and R. D. MacElroy. Taylor & Francis (2003) ISBN 0-415-29998-5.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]