Fernand Braudel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fernand Braudel (24a aŭgusto 1902 - 27a novembro 1985, esperantlingve Ferdinando Braŭdelo), franca historiisto, estas unu el la ĉefaj animantoj de la Skolo de analoj. Tiu ĉi skolo, kiu eldonis samnoman revuon, estas la fonto de la pli freŝa totala historio.

Braudel famiĝis ekde 1949, kiam estis publikigita lia doktoreca disertaĵo pri la mediteranea mondo epoke de Filipo la 2-a ("Le Monde Méditerranéen à l'époque de Philippe II"). Li estas krome la iniciatoro de la geohistorio, ankaŭ fama kiel fondinto de la teorio pri mondekonomio.

Frua Vivo[redakti | redakti fonton]

Braudel naskiĝis en 1902 en orienta Francio (franca departemento de Mozelo). Lia patro estis instruisto. En 1919 li sukcesis ĉe la prihistoria agregacio (franca universitata konkurso, kies unuaj sukcesintoj ricevas kapablecon instrui en universitatoj kaj altlernejoj). Li tiam instruis unue en Alĝerio (Ksantino kaj Alĝero dum jaroj 1924-1932), en diversaj parizaj liceoj dum jaroj 1932-1935 kaj poste en brazila urbo San-Paŭlo (1935-1936).

Du ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

La Mediteranea mondo epoke de Filipo la 2a (1949)[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas la ĉefverko, per kiu la aŭtoro famiĝis.

Historio de la verko[redakti | redakti fonton]

En 1938 Braudel, trideksesjaraĝa, enigis la Praktikan Skolon de Altstudoj de Parizo ("Ecole pratique des hautes études") kiel direktoro de la sekcio de historfilozofio. Tiam li krome decidis verki doktoran disertacion rilate al la Mediteranea mondo dum Renesanco. Tiun temon li havis mense jam de 1923.

Sed la verkado de la disertacio devis halti proe ke, mobilizita en tiu mem jaro 1938 (jam jaro de milita etoso), Braudel devis enigi la francan armeon. Du jarojn poste, en majo-junio 1940, post kiam la franca armeo tute disfalis fronte al la germana atako, la soldato Braudel estis deportita kiel militprizonulo en Germanio. De tiam ĝis 1945, samtempe instruante historion al siaj samprizonanoj, li daŭre verkis sian disertacion. Nur laŭmemore la prizonulo tiam verkadis, ĉar la multnombraj dokumentoj kaj slipoj, kiujn li jam akumulis, estis hejme konservitaj de lia edzino. Liberigita en 1945, kiam finiĝis la milito, Braudel tamen povis revizii kaj poluri sian doktorecan disertaĵon. Ĝin li subtenis en 1947. En 1949 La Mediteranea Mondo estis eldonita libroforme.

Enhavo de la verko[redakti | redakti fonton]

Du grandformataj volumoj konsistigas tiun verkon, pli ol mil paĝoj. Dekomence Braudel klarigas, kial li delonge pasiiĝis pri tiu Mare Nostrum de la romianoj, kiu stampis historion de la plej malnova antikveco. Lia disertacio pritraktas la tempon de la finiĝanta 16a jarcento, kiam tiu kompleksa mondo statis je sia historia apogeo. Tiu periodo de la Renesanco estis kvazaŭ cignokanto de tiu mondo jam marĝenigita, kiam sekve de la Malkovroj, kreskis la atlantika komerco, baldaŭ tutmonda. Ekde la posta 17a jarcento, venis iu relativa malaltiĝo de la mediteranea mondo.

La titolo jam enhavas la metodon de la aŭtoro. En tiu Mediteranea mondo epoke de Filipo la 2a gravas unue la priskribota "mondo", duarangiĝas "Filipo", la tiama hispana imperiestro, kaj la aliaj koncernataj ĉefroluloj. La leganto jam frontas al verko pri totala historio antaŭ la nomo, baze soci-ekonomia laŭ la marksisma konceptado. Sed antaŭe, la aŭtoro jam traktas pri la fizikaj karakteroj kaj la klimatoj de la Mediteraneo baseno, alidirite pri ties geografio.

La verko de Braudel plene akordiĝas kun la spirito de la Skolo de analoj. Tiu ĉi skolo, fondinta en 1929, disiĝas de la eventeca historio, la klasika universitata tradicio. Kvankam fundamente historiografia, la Analoj fakte ne hezitas utiligi aliajn homajn sciencojn: geografion, arkeologion, sociologion, ekonomikon, etnologion, ktp. Ĝi estas plurfaka.

Enkonduke, la plano de la verko estas prezentita. Tri laŭtempaj partoj necesas por havi bonan komprenon de la tiama Mediteranea mondo.

  • Unue estas pritraktita iu historio struktura, "preskaŭ senmova", la "geografia tempo" de la homoj kaj ties medio. Ĝi enirigas la leganton en la bazon de la Mediteraneo, de tiu plej granda interna maro en la mondo, "likva kontinento kun solidigitaj konturoj" (kiel skribis Gabriel Audisio), do de tiu universo en si mem (laŭ la posta braudela difino de la mondekonomio), kun ties variaj klimatoj, ties diversaj "kaboj, golfoj, promontoroj, insuloj kaj duoninsuloj", dispartigitaj laŭ tri kontinentoj, kun ties homoj kaj iliaj malnovegaj tradicioj, kvazaŭ senŝanĝaj de jarmiloj.
  • Post tiu struktura historio sekvas la cirkonstanca. La aŭtoro tiam pritraktas historion malrapide agititan, soci-ekonomian. Ĝi koncernas la diversajn mediteraneajn sociojn epoke de tiu fino de Renesanco, kun ĝiaj kulturoj, ĝiaj ekonomioj, ĝiaj interŝanĝoj.
  • Finfine, estas pritraktita la eventeca, la klasika historio, "surfaca svarmo de la individua tempo", nome la politiko kaj la militoj, kiujn tiam kondukas la ĉefroluloj. Ĝi ĉefe temas pri la alfronto inter la du grandaj tiamaj imperiaj potencoj, tiu de la Habsburgoj (kaj de Hispanio kaj de Aŭstrio) kaj tiu de la Otomanoj. La verko finfiniĝas per la priskribo de la morto de Filipo la 2a.

Ekde ĝia publikiĝo, tiu ampleksa universitata verko, teorie dediĉata al malmultaj fakistoj, tuj spertis grandan sukceson, kvazaŭ popularan, kiu daŭras ĝis nun. La Mediteraneo estis tradukita al multaj lingvoj (angla, itala, germana, greka, rumana, hispana, pola kaj serba-kroata). La franclingva jam en 1990 nombris naŭ reviziitajn kaj riĉigitajn eldonojn. Per klara kaj vivanta stilo la aŭtoro pruvas, ke eblas popularigi rigorajn fakajn konceptojn.

Materia Civilizacio, Ekonomio kaj Kapitalismo 15a-18a jarcento (1979)[redakti | redakti fonton]

Historio de la verko[redakti | redakti fonton]

Tri jarojn post la publikiĝo de La Mediteraneo, en 1952, Lucien Febvre (la kunfondinto de la Skolo de analoj kun Marc Bloch) sugestis al Braudel la redaktadon de iu nova verko, pli ĝenerala. Ĝi origine devis koncerni la historion de la antaŭindustria Eŭropo. Dudek sep jarojn poste, nome en 1979, kiam li estas ĵus publikiginta la verkon, la aŭtoro skribas enkonduke: "mi tutcerte ne imagis, en kiun senfinan aventuron mi engaĝiĝis".

Dudek sep jaroj da laboroj estis do necesaj al li, helpe de tuta skipo, por finredakti tiun laboron. Plie, verkante, li rapide konstatis, ke la pritraktota historio de Eŭropo ne estas disigebla el tiu de la aliaj landoj de la planedo. Ja la tutan mondon devis koncerni tiu Materia civilizacio.

Metodo kaj enhavo de la verko[redakti | redakti fonton]

La verko koncernas do la ekonomian historion de la mondo dum la epoko, kiu antaŭas la industrian revolucion. Ĝi prezentiĝas laŭ tri grandformataj volumoj, entute pli ol 1.500 paĝoj. Ilustras ilin, samkiel pri La Mediteraneo, multnombraj bildoj kaj mapoj, kio faciligas la legadon.

  • La plano estas eksplikita enkonduke de la unua volumo, kiu nomiĝas La Strukturoj de la Ĉiutago. Braudel klarigas, ke li ne volas trakti la ekonomion "homogena realaĵo, kiun oni povas laŭvole ekstrakti el ties kadraĵoj". Laŭ li, la merkatekonomio ne estas apartigebla de la aliaj homaj aktivoj.

"Nu, skribas la historiisto, opaka zono, malfacile observebla pro manko da sufiĉa historia dokumentaro, etendiĝas sub la merkato". Tiu "elementa aktiveco" koncernas sociojn tiam plejparte aŭtarkiajn. Ĝi troviĝas kvazaŭ ternivele kaj havas "amplekson tutsimple mirindan", aldonas li. Kia estis la demografio de la homoj dum tiu epoko situanta inter la 15a kaj 18a jarcento? Ne nur laŭ kvanta sed ankaŭ laŭ kvalita vidpunkto. Kiel do ili naskis kaj naskiĝis, mortis kaj mortigis? Kiel ili vivis? Kie kaj kiel ili loĝis? Kiel ili sin nutris? Kiujn teknikojn ili utiligis? Jen la fundamenta temo de tiu unua volumo.

  • La dua volumo, La Ludoj de la Interŝanĝo, traktas do pri tiu sektoro iom pli alta, la tradicia merkatekonomio. Ĝi pli precize rilatas al la produktadoj, agrikulturaj aŭ industriaj, ĉefe dediĉitaj al la merkato, al la lokoj, kie ili sin interŝanĝas: bazaroj kaj aliaj foiroj, al la regionaj komercaj trafikoj aŭ al la interkontinentaj varaj rondvojaĝoj de la tiuepoka mondo.
  • Tiu ĉi ekonomio de la merkato estas "klara" laŭ Braudel, "travidebla". Cetere, alia "zono de opakeco" altiĝas super ĝi. Jen al kio estas dediĉata la tria volumo, La Tempo de la Mondo. Braudel tie traktas pri la grandaj hierarkioj, kiuj altiĝas super tiu tradicia merkatekonomio. Kiel klarigite ekde la ĝenerala enkonduko, ili malĝustigas la funkciadon de tiu merkatsistemo profite al iu minoritato.

En tiu tria volumo estas studataj diversaj mondekonomioj de la planedo, vastaj ekonomiaj zonoj kiuj estas "universo en si mem": la Eŭropa, tiu de Rusio, de la Otomana Imperio aŭ de Ekstrem-Oriento. Ĉiu, el tiuj ĉi mondekonomioj, estas dominata de kelkaj riĉaj urboj, en kiuj regas la ĉefroluloj de la soci-ekonomiaj hierarkioj, la privilegiuloj. Tie loĝas, skribas Braudel, "kapitalismo de escepto, miaokule la vera kapitalismo, ĉiam multnacia, parenca al tiu de la grandaj Kompanioj de Hindio kaj de ĉiagradaj monopoloj, laŭjure aŭ defakte, kiuj iam ekzistis, analogaj laŭ iliaj principoj al la hodiaŭaj monopoloj" (ĝenerala enkonduko).

La verko finiĝas per detala studado de la industria revolucio je la fino de la 18a jarcento. "Ĉu la kapitalismo postvivos?", jen estas la fina demando metita en tiu verko. La aŭtoro ne kredas en subita disfalo.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Braudel publikigis aliajn verkojn, pli malpli ampleksajn. La katalogo de la Biblioteko de la Kongreso (http://catalog.loc.gov/) elnomas 128 diverslingvajn titolojn.

Oni ĉi tie menciu la du librojn, Gramatiko de la civilizacioj, en kiu la aŭtoro eksplicite sin turnas al larĝa publiko por prezenti la ĉefajn historiajn civilizaciojn, kaj La Identeco de Francio, en kiu li pli precize pristudas Francion, laŭ sia klasika metodo. Braudel, elektita kiel membro de la Franca Akademio en 1984, mortis en 1985, lasante nefinita tiun lastan verkon.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Unue menciindas la du antaŭcititaj ĉefaj verkoj

  • La Méditerranée et le monde méditerranéen à l'époque de Philippe II ("La Mediteranea mondo epoke de Filipo la 2a"), Armand Colin, du volumoj (1949);
  • Civilisation matérielle, Economie et Capitalisme, XVème-XVIIIème siècle ("Materia Civilizacio, Ekonomio kaj Kapitalismo 15a-16a jarcento"), Armand Colin, tri volumoj (1979);

La diverslingva bibliografio de tiu aŭtoro estas tamen superabunda. Oni tamen citu ĉi tie

  • Grammaire des civilisations ("Gramatiko de civilizacioj"), Arthaud-Flammarion (1987).
  • La dynamique du capitalisme ("La dinamiko de la kapitalismo"), Athaud (1985).

Tiu lasta libro (ankaŭ tradukita al la angla kaj la itala) reproduktas tri prelegojn, kiujn elparolis Braudel en 1976 en la universitato John Hopkins en Usono. La verko aparte interesu tiujn, kiuj volas havi ideon pri la trivoluma Materia civilizacio, tial ke per ĉiu el tiuj tri prelegoj, la aŭtoro resumas ĉiun volumon de lia koncernata verko.