Insulo Fernandina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fernandina)
Insulo Fernandina
Fernandina rigardata de la maro
Fernandina rigardata de la maro
vulkaninsulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Galapagoj
Geografia situo 0° 23′ S, 91° 31′ U (mapo)-0.38364-91.521431476Koordinatoj: 0° 23′ S, 91° 31′ U (mapo) f1
Insulo Fernandina (Galapagoj)
Insulo Fernandina (Galapagoj)
DEC
Insulo Fernandina
Insulo Fernandina

Map

Longo 34,9 kmf2
Larĝo 27,8 kmf3
Areo 642 km² f4
Plej alta loko La Cumbre
1 476 mf5
Loĝantaro (neloĝata)
Satelita bildo de Fernandina kun la vulkano La Cumbre
Satelita bildo de Fernandina kun la vulkano La Cumbre
vdr
Insulo Fernandina ĉirkaŭata de pli granda Insulo Isabela

Insulo Fernandina (nomata laŭ Fernando la 2-a (Aragono) same kiel la apuda pli granda insulo Isabela nomiĝis laŭ lia edzino Isabel la 1-a (Kastilio)) estas la tria plej granda, kaj nova, insulo de Galapagoj. Kiel ĉe la aliaj, tiu insulo estis formata de la Galapaga varmomakulo. La insulo estas aktiva ŝilda vulkano kiu erupciis ekde la 11-an de aprilo 2009.[1] Ĝi estas la plej okcidenta el la insuloj de la arkipelago. Temas pri neloĝata insulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fernandina havas areon de 642 km² kaj alton de 1 476 metroj, kun kaldero ĉirkaŭ 6,5 km larĝa. Tiu kaldero faleksplodis en 1968, kiam partoj de la kaldera grundo falis 350 metrojn.[2] Malgranda lago intermite okupis la nordan kalderan grundon, ĉefe ĵuse en 1988. Oni povas observi tie du tipojn de lafofluo, nome ʻaʻā kaj pāhoehoe.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Pro ties ĵusa vulkana aktiveco, la insulo ne prezentas multan plantovivon kaj havas ĉefe rokan surfacon. Vizitantoj de la insulo Fernandina povas viziti nur la komencon de la kratero pro sekurecaj tialoj. Punta Espinoza estas mallarĝa terkolo kie centoj de marigvanoj ariĝas en grandaj grupoj sur nigraj laforokoj. La fama Nefluga kormorano loĝas en tiu insulo, same kiel la galapaga pingveno, pelikanoj, la galapaga terigvano, rizratoj, kaj marleonoj. Estas ankaŭ mangrovoj en la insulo. Fernandina estas konsiderata la plej natura el la Galapagoj kaj ne havis speciojn de mamuloj enmetitaj, kio metas ĝin aparte el plej el la aliaj insuloj de la arkipelago. [3]

Notoj[redakti | redakti fonton]