Fernando Arrabal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fernando Arrabal

Fernando ARRABAL (naskiĝis la 11-an de aŭgusto de 1932 en Melilla, Hispanio) estas hispana dramverkisto kun verkoj kaj en la hispana kaj en la franca.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fernando Arrabal, 2012

Li lernis skribi kaj legi en Ciudad Rodrigo Provinco Salamanko (li ricevis je sia 10aĝo nacian premion por inteligentegaj infanoj) kaj studis en universitato en Madrido.

Kiam li estis infano, li suferis pro mistera malapero de la patro, mortkondamnita kaj poste skapita. Ŝajne tiu ŝoko kaŭzis specifan obsedon en la estonta verkisto. Li reĝisoris sep filmojn. Li aperigis dek kvar romanojn, kelkajn eseojn kaj sian faman Carta al General Franco (Letero al la generalo Franko) dumvive de la diktatoro. Lia tuta teatro eldonita en kelkaj lingvoj estis publikita laŭ du volumoj kaj pli ol du mil paĝoj.

Kun Alejandro Jodorowsky kaj Roland Topor li fondis en 1963 la Panikan Grupon. Inter liaj influoj oni elstarigis Kafka, Jarry, Sade, Artaud, ktp. Tio estas, li estas ribelema, perfortema, revolucia dramaturgo, bohemia kaj ceremonia. Li ekziliiĝis en Francion ekde 1955 kaj de tiam li loĝis tie. Tamen ekde la demokrata epoko, li tre ofte estas en Hispanio.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Spite sian kontraŭpopolan konduton, li ricevis multajn premiojn (Granda Teatra Premio de la Franca Akademio, la premioj Nabokov por romanoj kaj Espasa por eseoj, la premio "Monda Teatro" ktp.). Pro siaj romanoj li ricevis en Hispanio la premion Nadal.

La Patafizika Lernejo donis al li la titolon transcenda satrapo, kiun nur malmultaj gravuloj ricevis, kiel Marcel Duchamp, Eugène Ionesco, Man Ray, Boris Vian, Dario Fo, Jean Baudrillard kaj Umberto Eco. La 14-an de julio 2005 Fernando Arrabal ricevis membrecon en la Honora Legio.

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Unu el liaj teatraĵoj pli gravaj kaj konataj estas El arquitecto y el emperador de Asiria (La arkitekto kaj la emperiestro de Azirio), panika verko, verkita en la dua epoko de lia teatra verkado. Alia tre konata kaj ludata estas Pic-Nic ("Pikniko sur la batalkampo") kie oni kunigas surealismon kun absurdeco, humuro kaj falsa ĉiutaga situacio, nome soldato inter frontoj de du armeoj kiuj bombardadas sin unu la alian ricevas dimanĉan viziton de siaj gepatroj kiuj planas -kaj sukcesas- pikniki tie.

Inter romanoj tre premiata estis La torre herida por el rayo (Turo vundita de fulmo) kie la aŭtoro revolucie inkludas ŝakon kiel parto de la evoluo de la agado.

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Baal Babilonia
  • Fiesta y ritos de la confusión
  • La torre herida por el rayo
  • La virgen roja
  • La hija de King Kong
  • La extravagante cruzada de un castrado enamorado
  • La matarife en el invernadero
  • Levitación
  • El mono
  • La piedra iluminada
  • El entierro de la sardina
  • Un teniente abandonado
  • Porté disparu.
  • Champagne pour tous

Poezio[redakti | redakti fonton]

Li aperigis librojn kun bildoj de Pablo Picasso, Salvador Dalí, René Magritte, ktp., inter kiuj elstaras

  • Mis humildes paraísos (Miaj humilaj paradizoj) kaj
  • La piedra de la locura (La ŝtono de frenezo).

Teatro[redakti | redakti fonton]

Cento da verkoj en deknaŭ volumoj:

  • El triciclo (1953)
  • Fando et Lis (1955)
  • Guernica (1959)
  • La Bicicleta del condenado (1959)
  • El Gran Ceremonial (1963)
  • El arquitecto y el emperador de Asiria (1966)
  • El Jardín de las delicias (1967)
  • El laberinto (1967)
  • Bestialidad erótica (1968)
  • El Cielo y la Mierda (1972)
  • El cementerio de automóviles (1959)
  • Jóvenes bárbaros de hoy
  • ...Y pusieron esposas a las flores
  • La tour de Babel
  • Inquisición
  • Carta de amor (como un suplicio chino)
  • La noche también es un sol
  • Jóvenes bárbaros de hoy
  • Delicias de la carne

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Jenaj teatraĵoj estis esperantigitaj kaj surscenigitaj :

La Kia koincido-prezentaĵo de la kontraŭmilita, absurda verko Pikniko sur la batalkampo premieris en la IJK 1986 en Israelo: pro la tre striktaj regularoj pri sekureco ĉe la limoj de Israelo, absolute neeblis entransporti en la landon la necesajn teatrajn kostumojn kaj rekvizitojn - soldatajn uniformojn, armean telefonon, falsajn mitralojn kaj grenadojn aŭ pikdraton. Ĉion do necesis kaj eblis prunti el la stokoj de la israela armeo. Pro la fakto ke la rolon de unu soldato plenumis juna aktorino (la germanino Judith Jackson), kaj ke en plej multaj landoj ekster Israelo almenaŭ tiutempe virinaj soldatoj ankoraŭ estis tre rara fenomeno, la scenaro do ŝajnis tre klara aludo al la absurde tensia daŭra militostato en Israelo.

Kino[redakti | redakti fonton]

Fernando Arrabal realigis sep filmojn kiel reĝisoro:

  • Viva la muerte
  • Iré como un caballo loco
  • El árbol de Guernica
  • La Odisea del Pacífico
  • Cementerio de automóviles
  • ¡Adiós Babilonia!
  • Borges: una vita di poesía

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • La dudosa luz del día
  • El Greco
  • Bobby Fischer: el rey maldito
  • Carta al Gral. Franco
  • 1984: Carta a Fidel Castro
  • Carta a Stalin
  • Un esclavo llamado Cervantes
  • Goya-Dalí
  • Echecs et mythes
  • Fêtes et défaites sur l'échiquier
  • Les échecs féériques et libertaires
  • Le frénétique du spasme (1991)
  • Houellebecq!
  • Fernando Arrabal kutime verkas ĵurnalajn artikolojn:
    • ekde antaŭ tridek jaroj pri ŝako en «L’Express»;
    • ĉiudimanĉe "arrabalescos" en EL MUNDO;
    • ofte faman trian paĝon de ABC;
    • iam en EL PAIS

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]