Fernando Gago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Gago
Persona informo
Naskonomo Fernando Rubén Gago
Aliaj nomoj Pintita
Naskiĝo 10-an de aprilo 1986 (1986-04-10) (37-jaraĝa)
en Ciudadela
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr

Fernando Gago (prononco laŭ sistemo IFA ferˈnando ɣaɣo) estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la  10-an de aprilo 1986(nun 1986-04-10) en Ciudadela, provinco Bonaero, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Boca Juniors, kie li inter 1991 kaj 2004 ankaŭ aktivis en junulaj teamoj kaj de 2004 ĝis 2007 pasigis siajn unuajn kvar jarojn kiel profesiulo. Inter la jaroj 2007 kaj 2012 li aktivis en la unua teamo de la hispana klubo Real Madrid, kaj en la lasta el tiuj hispanaj sezonoj estis pruntita al la itala klubo AS Roma. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. En 2008 li paralele ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "5".

Fernando Gago en 2013