Fernando Marinho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Fernando Galvão Marinho)

Fernando José Galvão Marinho (1933-2011) mortis la 10-an de februaro 2011 en Rio-de-Ĵanejro. Emerita oficiro, li prezidis Brazilan Esperanto-Ligon de 1982 ĝis 1985.

Li grave rolis por la reunuigo, en 1986, de la landa movado, antaŭe dividita en Brazila Esperanto-Ligo, Brazila Konsilantaro de Esperanto kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Li sukcesis akiri elsendotempon por Esperanto-programo en Radio Copacabana (1983-1985) kaj kompilis la libron Nãosó idealistas, mas realizadores (Ne nur idealistoj, sed realigantoj; 1995). Jam frue li malkovris la potencialon de Interreto, starigante la retejon Sementeira (Semejo) en 1997. Ekde 2006 li verkis blogojn, i.a. adapte tradukante Gazetarajn Komunikojn de UEA. Li gvidis LKK de la 36-a Brazila Kongreso en Petrópolis (2000), urbo en kiu li estis tridekon da jaroj vicdelegito kaj fakdelegito pri instruado.