Fernando Ortiz Fernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Ortiz Fernández
Persona informo
Naskonomo Fernando Ortiz Fernández
Naskiĝo 16-an de julio 1881 (1881-07-16)
en Havano
Morto 10-an de aprilo 1969 (1969-04-10) (87-jaraĝa)
en Havano
Tombo Tombejo Colón
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato de Havano
Okupo
Okupo antropologo • muzikologo • etnomuzikologo • diplomatoverkisto
vdr

Fernando Ortiz Fernández (naskiĝinta la 16-an de julio 1881 en Havano; mortinta la 10-an de aprilo 1969 samurbe) estis kuba sciencisto, politikisto kaj juristo. Li validas kiel fondinto de la kuba antropologio kaj muzika etnologio. En ĉi tiu funkcio li estis instruinto de tuta generacio de modernaj kubaj antropologoj. Krom tio li renomiĝis kiel verkinto de krimsciencaj kaj historisciencaj traktaĵoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fernando Ortiz naskiĝis en Havano kaj pasigis sian infanaĝon en Menorko en Hispanujo. En 1895 li revenis al Havano, kie li komencis studi juron. Li finis la studon je Barcelono en Hispanujo kaj doktoriĝis en Madrido.

Ortiz laboris en la diplomatia servo, estante konsulo en Korunjo, Ĝenevo kaj Marsejlo. En 1906 li fariĝis advokato je la kuba kontokortumo, en 1908 jurprofesoro en Havano, kie li instruis publikan juron, politikan ekonomion kaj konstitucian juron. En 1914 li estis kunfondinto de la kuba popoluniversitato. Ekde 1917 li estis dum dek jaroj delegito en la kuba parlamento por la Liberala Partio. En 1931 Fernando Ortiz serĉis ekzilon en Usono, ĉar li estis sin turninta en manifesto kontraŭ la kuba diktatoro Gerardo Machado. En 1933, post la renverso de Machado, li revenis al Kubo. En 1949 li estis fonda prezidanto de la kuba pacmovado.

Pro liaj vojrompaj esploroj oni nomas Fernandon Ortiz ankaŭ „Tria Malkovrinto de Kubo“ (post Kristoforo Kolumbo kaj Alexander von Humboldt).

Fernando Ortiz estis ankaŭ kunfondinto de la dumonata revuo Revista Bimestre Cubana, de la Arĥivo por Kuba Popolarto kaj de Estudios Afrocubanos (Afrikokubaj Studoj).

Unu el liaj lernintoj estas la kuba antropologo kaj verkisto Miguel Barnet, kiu nun direktas la Fondaĵon Fernando Ortiz.

Ortiz kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Dum la junaĝo en Hispanio, Ortiz ekkonis Esperanton kaj je la reveno al Kubo li faris pioniran informlaboron pri Esperanto en Kubo. En marto 1906 li aperigis en la periodaĵo "El mundo ilustrado" (La ilustrita mondo) serion de artikoloj kun la titolo "El  lenguaje universal" (La universala lingvo) sub la pseŭdonimo D-ro Novemo. Temas pri objektiva kaj bona prezentado de la lingvo al la publiko. Tiam li proponis fondi nacian societon por diskonigi la lingvon en Kubo, kun revuo nomota "Kuba Stelo". Fine en la ĉefurbo Havano fondiĝis la 1-an de januaro 1910 Sociedad Cubana para la Propaganda del Esperanto, kiu poste havis kiel organon la revuo "Latinamerika Esperantisto". La atento de Ortiz iris al aliaj temoj, sed li laboris por la instaliĝo de Esperanto-movado en sia naskiĝlando.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La hampa afrocubana: Los negros brujos (La afrikokuba infero: La nigrulaj sorĉistoj, 1902)
  • Las rebeliones de los afro-cubanos (Afrikokubaj ribeloj, 1910)
  • Entre cubanos: psicologia tropical (Inter kubanboj: tropika psiĥologio, 1913)
  • Hampa afro-cubana: Los negros esclavos (La afrikokuba infero: La nigrulaj sklavoj, 1916)
  • La fiesta afrocubana del 'Dia de Reyes'(La afrikokuba festo 'Tago de la Reĝoj', 1920)
  • Historia de la arqueologia indocubana (Historio de la indiankuba arĥeologio, 1922)
  • Glosario de afronegrismos (Vortaro de nigrulafrikanismoj, 1924)
  • Glosario de Cubanismos (Vortaro de kubanismoj, 1924)
  • Contrapunteo cubano del tabaco y el azúcar (Kuba kontrapunkaĵo de la tabako kaj la sukero, 1940)
  • Marti y las razas (Martí kaj la raso, 1942)
  • Las cuatro culturas indias de Cuba (La kvar indianaj kulturoj de Kubo, 1943)
  • El engaño de las razas (La trompo pri la rasoj, 1945)
  • El huracán, su mitologia y sus símboles (La uragano, ĝia mitaro kaj simboloj, 1950)
  • Los Bailes y el teatro de los negros en el folklore de Cuba (La dancoj kaj la teatro de la nigruloj en la kuba popolarto, 1951)
  • La africania de la música afrocubana (La afrikanisma en la afrikokuba muziko, 1955)
  • Los instrumentos de la música afrocubana (La instrumentoj de la afrikokuba muziko, 1955)
  • Historia de una pelea cubana contra los demonios (Historio de kuba interbatiĝo kontraŭ la demonoj, 1959)

Post lia morto aperis:

  • Bio-bibliografia de Fernando Ortiz (Bio-bibliografio de Fernando Ortíz, 1973)
  • Los negros curros (La imponaj nigruloj, 1986)

Filmigoj[redakti | redakti fonton]

  • 1971:Una pelea cubana contra los demonios - reĝio: Tomás Gutiérrez Alea

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Michael Zeuske: Schwarze Karibik. Sklaven, Sklavereikulturen und Emanzipation, Zuriko: Rotpunktverlag, 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]