Fernando Redondo Ituarte

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fernando REDONDO ITUARTE (naskiĝis la 2-an de novembro 1882 en Maó, Balearoj, mortis en Meksiko en 1949) estis hispana militisto kaj esperantisto.

Li estis kunlaboranto de respublikanaj kaj socialistaj gazetoj pri temoj Esperanta, teozofia kaj politika. Li fondis du gazetojn, gvidis multajn kursojn, kunlaboris al kelkaj E-revuoj.

Granda amiko de Julio Mangada Rosenörn, kun kiu li kunlaboris en la redaktado de gazetoj, gvidado de Hispana Esperanto-Asocio kaj organizado de kursoj.

Li multe verkis kaj tradukis el la hispana; li ankaŭ kunlaboris en la Enciklopedio de Esperanto (1934).

Dum la hispana interna milito, li restis fidela al la respubliko, kaj batalis en la ĉirkaŭaĵoj de Madrido kaj en sia naskiĝinsulo Minorko (Balearoj).

Li ekziliĝis al Meksiko, kie li forpasis en 1949

Referencoj

Eksteraj ligiloj