Fernando Rey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fernando CASADO ARAMBILLET, konata kiel Fernando REY, hispana aktoro, naskiĝis en Korunjo je la 20-a de septembro 1917 kaj mortis en Madrido je la 9-a de marto 1994 .

Li komencis aktori tuj post la fino de la hispana civila milito, kaj baldaŭ akiris prestiĝon en la hispana kino. Li kunlaboris kun tre diversaj reĝisoroj inter kiuj la prestiĝaj Luis García Berlanga kaj Juan Antonio Bardem.

Li fariĝis la plej ŝatata aktoro de Luis Buñuel, kun kiu li kunlaboris en filmoj kiel:

  • Viridiana
  • Tristana
  • Le Charme discret de la bourgeoisie
  • Cet obscur objet du désir

Fernando Rey disvolvis vastan internacian karieron, kaj partoprenis en filmoj de Orson Welles, Vincente Minnelli, Robert AltmanWilliam Friedkin (The French Connection).

Malmulte antaŭ sia morto li faris la rolon de Don Kiĥoto de la Manĉo en televida serio en Hispanio.