Fernando Soler Valls

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando Soler Valls
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1873 (1873-03-15)
Morto
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fernando SOLER VALLS (soler valjs) (15-an de marto 1873, Albaida (Valencio (Hispanio) - marto 1956) estis hispana pionira esperantisto.

Profesie li estis ĉeftelegrafisto.

Li vidis multajn kursojn, verkis gramatikojn (ankaŭ por infanoj), propagandajn artikolojn kaj kunlaboris al la gazeto La Suno Hispana.

En 1903 li kunfondis Esperanto-Grupon en Valencio kune kun Roman Ayza kaj Rafael Duyós Sedó.

Li estis enterigita en la ĝenerala tombejo de Valencio, sekcio 11a, peco 1a, tombo 0278, kie li kuŝas apud sia filo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elementos de Esperanto (curso destinado a las escuelas de primera enseñanza)[1]
  • El idioma internacional auxiliar Esperanto al alcance de todos (vulgarización de gramática Esperanto-española)[2]
  • El Esperanto al alcance de todos

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-27. Alirita 2021-07-27.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-07-27. Alirita 2021-07-27.


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Soler Valls (soler valjs) Fernando, hispano, ĉeftelegrafisto. Nask. 15 marto 1873 en Albaida (Valencio). Gvidis multajn kursojn. Verkis gramatikojn (ankaŭ por infanoj). Prop. artikoloj. Kunlaboris al „La Suno Hispana“.