Fernando de Diego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fernando de DIEGO (naskiĝis la 2-an de novembro 1919 en Guadalajara, Hispanio; mortis la 1-an de julio 2005 en Zaragozo) estis hispana tradukisto el la angla kaj franca, esperantisto kaj Esperanto-vortaristo, Honora Membro de UEA kaj unu el la plej gravaj tradukistoj al Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

De Diego, kvara el ses fratoj, naskiĝis kaj mortis en Hispanio, sed loĝis ankaŭ multajn jarojn en Venezuelo kaj Pollando. Li lernis Esperanton en 1933 dum longa poliomjelito-konvalesko kaj tuj aliĝis al Kultura Klubo, la anarkiisma Esperanto-grupo de sia tiama loĝurbo Zaragozo.

Enlanda Milito[redakti | redakti fonton]

En la Esperanto-klubo de Diego povis legi ĉiujn numerojn eldonitajn de Literatura Mondo en 1935 kaj en la unuaj monatoj de 1936, kio signis lian definitivan enamiĝon al Esperanto. En julio 1936, la hispana enlanda milito atingis ankaŭ la familion de Diego: du fratoj devis militservi; alia estis arestita kaj preskaŭ ekzekutita. Fernandon oni soldatigis en 1938 kaj sendis unue al la kataluna fronto kaj iom poste, al la Ebro-fronto, kie okazis eble la plej sanga batalo de la tuta milito. Lia kontingento estis denove mobilizita en 1940 por interveni ĉe eventuala atako de aliancitaj trupoj kontraŭ Hispanio; apenaŭ unu jaron poste lin trafis epidemia tuberkulozo, sed li sukcesis resaniĝi en montara vilaĝo, kie loĝis unu el liaj onklinoj.

En Venezuelo kaj Kanarioj[redakti | redakti fonton]

De Diego edziĝis en 1946, ankoraŭ loĝis en Zaragozo kaj laboris kiel tradukisto el la angla kaj la franca por du eldonejoj en Barcelono kaj unu en Madrido. En 1949 li kun sia edzino transloĝiĝis al Karakaso, kie du fratoj jam instaliĝis iom antaŭe. Komence li oficis kiel tradukisto kaj redaktoro de ĵurnal-oficejoj, sed en 1952 dungis lin la petrol-kompanio Shell, por kiu li laboris dek jarojn kiel ĉefo de la informaj servoj kaj kiel ĉefredaktoro de la monata revuo Tópicos Shell. En 1962 li eksiĝis sukcesinte atingi ekonomian sendependon kaj ekloĝis en Kanarioj kun la edzino kaj la filo. Tie li ekkonis la eldoniston Juan Régulo Pérez. Ili renkontiĝis unuafoje en la hejmo de Régulo en La Laguna, kaj de Diego montris al li sian tradukon de La arbo de la sciado, eldonotan ĉe Stafeto en 1973. Sen ajna dubo, de Diego ne tradukus tiom multe sen la konstanta apogo de Régulo tra multaj jaroj.

Ree al Zaragozo[redakti | redakti fonton]

En 1964 li transloĝiĝis al Zaragozo por prizorgi la maljunajn gepatrojn, kaj en 1968 li partoprenis sian unuan kaj lastan UEA-kongreson en Madrido. En la UEA-krizo de 1974 post la t.n. "Hamburgaj eventoj" li decide partianiĝis al la Lapenna-tendaro kaj eldiris sian direndon en la unuaj numeroj de la revuo Horizonto. Malgraŭ tio UEA elektis lin Honora Membro en 1993.

En Pollandon kaj ree en Venezuelon[redakti | redakti fonton]

De 1970 ĝis 1986 li dediĉis sian tempon kaj energion al Esperanto: li tradukis el la hispana, angla kaj franca; li kunlaboris per artikoloj, beletraĵoj kaj recenzoj en Monda Kulturo, Horizonto, Esperanto, Fonto, La Gazeto, Dialogo (gazeto), Venezuela Stelo k.a.; li prelegis en pluraj urbo] hispanaj, en Venezuelo, Hungario kaj Pollando. En Pollando li konatiĝis kun Czesa, sia dua edzino, ĉar li divorcis en 1975. La nova paro ekloĝis en Zaragozo, sed denove cirkonstancoj postulis transloĝiĝon en 1986, ree al Karakaso, pro fiskaj motivoj same favoraj en Venezuelo kiel malfavoraj en Hispanio. Dek jarojn ili loĝis tie, dum kiuj li ankoraŭ laboris en venezuelaj eldon-entreprenoj kiel tradukisto kaj ĵurnalisto. Sed ĉion li flanklasis en 1990, kiam li decidis kompili vastan vortaron hispanan-Esperantan kun speciala prilaboro de frazeologio.

Dum pli ol kvar jaroj li laboris tagon post tago, ok horojn ĉiutage, kaj kiam li finis la manuskripton, liaj fratoj Óscar kaj Octavio tajpis kaj surdiskigis la tuton. La impona vortarego fariĝis la vivo-verko de Fernando de Diego: 1.300 grandformataj paĝoj, 50.750 kapvortoj, dekmiloj da parolturnoj kaj proverboj, centmiloj da ekzemplo-frazoj. Nur en 2003 ĝi estis eldonita post zorga plurhoma kaj plurjara reviziado.

Forpaso[redakti | redakti fonton]

En 1996 la paro transloĝiĝis al Pollando pro la pli kaj pli malstabila situacio en Venezuelo kaj pro la granda aĝo de De Diego, 13 jarojn pli olda ol lia edzino. Neatendite, Czesa forpasis en 2004. De Diego denove iris al Hispanio, kie loĝis kaj loĝas lia frato Óscar kaj nur unu jaron postvivis la edzinon: la 1-an de julio 2005 li forpasis 85-jara en Zaragozo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Originala verkaro[redakti | redakti fonton]

De Diego verkis originale unu lernolibron por hispanlingvanoj kaj du interesegajn eseojn Pri esperanta traduk-arto kaj Pri literatura kritiko. En la unua li analizas la uzadon de neologismoj kaj arkaismoj, kritikas la ĝistiamajn Esperanto-tradukojn kaj finas per kelkaj trafaj konsiloj. La duan konsistigas kvin eseoj pri beletro, lingvo kaj ideologio de Esperanto verkitaj same elegante kiel polemike.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Li tamen elfaris sian lokon en la "Esperanta Parnaso" per siaj multaj tradukoj, kiuj kunaj formus volumegon de 3.700 paĝoj. De Diego ĉiam zorge elektis kaj skrupule tradukis el unuarangaj aŭtoroj: li esperantigis verkojn de i.a. Baroja, Bécquer, Cela, Cervantes, García Lorca, García Márquez, Antonio Machado, Neruda, Valle-Inclán k.a. Ankaŭ el aliaj beletroj li plukis: jen Castelao el la galega; jen Balzac kaj Maupassant el la franca; jen Hemingway, Jack London kaj Stevenson el la angla; jen Méndez Coarasa el la aragona.

Lia stilo estas karakterizita de relative multaj "novaj" vortoj. Reinhard Haupenthal nomis lin "apud Karolo Piĉ (1920-1995) kaj Henri Vatré (1908-1998), unu el la kolonoj de la Iltisa Skolo, kies Literaturan Manifeston '87 li formulis"[1]. Eble plej konata fariĝis la polemiko pri la uzo de "postmidio" anstataŭ "posttagmezo".

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Precipe liaj "neologismemo" kaj "elitemo" vekis kontraŭstaron, plej fortajn ĉe tiuj, kiuj alstrebas forte elinternan lingvaĵon en la senco de Claude Piron. Aliaj laŭdis lin i.a. kaj ĉefe pro tio. Haupenthal juĝis:

"Fernando de Diego estas post Lazaro Zamenhof (1859-1917), Kazimierz Bein (1872-1959) kaj Kálmán Kalocsay (1891-1976) la plej elstara traduk-majstro de Esperanto ..."

Demandite pri sia neologismemo, De Diego diris en 1994:

"La plej granda parto de miaj neologismoj kuŝas sur la paĝoj de PIV jam de multaj jaroj. La neologismoj multiĝis kun la kresko kaj maturiĝo de Esperanto, kaj se ili ĉesus aperi, la lingvo mortus senrimede de anemio kaj ankilozo. Mia utiligo de neologismoj povas ŝajni troa al samídeanoj kun nesolida lingvo-scio, tamen mi ne verkas por ili, sed por esperantistoj, kiuj profunde posedas Esperanton kaj amas nian beletron"[2].

Aliaj juĝis: [mankas fonto]

"Ĉiuj tradukoj de De Diego prezentas modelon de lerto, elasto kaj pacienco. Komparado kun la originaloj ĉiam rivelas, ke la solvoj de nia traduk-majstro estas skue simplaj. Fernando de Diego, perfektiĝema kirurgo de l' vortoj, ravas nin per frazoj trafaj kaj precízaj, elpurigitaj de ĉia balasto: jen eble la plej fajna stilisto de Esperanto, kies vasta vorto-stoko igas la lingvon supla, vigla - kuraĝa. Oni mencias lin apud aliaj granduloj, apud Kalocsay, apud Waringhien, apud Zamenhof".

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Propraj verkoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klaro kaj Elasto, 2003, lasta kovrilpaĝo.
  2. Vd. ankaŭ lian reagon al Claude Piron en lia artikolo "Pri la bona, tute ne kompleta Esperanto", Esperanto 1992/3, p. 70-71.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]