Fernando la 1-a (Aragono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fernando de Antekero

Fernando la 1-a de Aragono (n. en Medina del Campo, la 27-an de novembro 1380 - m. en Igualada, la 2-an de aprilo 1416). Ankaŭ nomata Fernando de Trastamaro, Fernando de Antekero, Fernando la Justa kaj Fernando la Honesta, estis Infanto de Kastilio, Reĝo de Aragono, de Valencio, de Majorko, de Korsiko, de Sicilio kaj de Sardio; duko de Novpatrio kaj Ateno (nome); grafo de Barcelono, de Rusiljono, de Serdenjo; kaj regento de Kastilio. Li estis la unua aragona monarko de la kastilia dinastio de la Trastamaroj.