Fernando la 1-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fernando la 1-a
Reĝo de Portugalio
(1345-1383)
Kromnomita la Belegulo, la Belulo, la Malkonstanta
Kromnomita la Belegulo, la Belulo, la Malkonstanta
Naskiĝis 31-a de Oktobro 1345
en Santarém, Flago de Portugalio
Mortis 22-a de Oktobro 1383
en Lisbono, Flago de Portugalio
Profesio 9-a Reĝo de Portugalio (1367-1383).
v  d  r
Information icon.svg

Fernando la 1-a (Portugalio) (1345-1383) (* Lisbono, en la 31-a de Oktobro 1345[1]Lisbono, en la 22-a de Oktobro 1383), naŭa reĝo de Portugalio. Li estis la tria filo de Petro la 1-a de Portugalio kaj ties edzino, la princino Dona Konstanza de Kastilio[2]. Fernando la 1-a postvenis sian patron en la 18-a de Januaro 1367. Li estis kromnomita La Belegulo aŭ La Belulo (pro la fizika beleco laŭ atestoj de pluraj fontoj) kaj, alternative, La Senkonscia aŭ la Malkonstantulo (pro lia akcidentoplena ekstera politiko kiu kaŭzis tri militojn kun la najbara Kastilio, kaj ankaŭ pro la danĝero post sia morto, de la trono fali en eksterlandajn manojn). Kalkulante la apogon de la loka nobelaro, kiu estis malkontenta kun la kastilia krono, Fernando la 1-a eĉ estis aklamita reĝo en diversaj gravaj urboj de la nordo ĝis la sudo de Galegio.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

La komenciĝo de la reĝado de Fernando la 1-a estis markita pro la ekstera politiko. Kiam Petro la 1-a de Kastilio (* 1350-1369) mortis ne lasinte malinajn heredantojn, Dom Fernando, kiel pranepo de Sanĉo la 4-a de Kastilio, laŭ ina flanko, deklaris sin heredanto de la trono. Aliaj interesitoj estis la reĝoj de Aragonio kaj Navaro, same kiel la Duko de Lankastro[3], edziĝinta kun Dona Konstanza, pli maljuna filino de Petro de Kastilio. Tamen Henriko de Trastamara, bastarda frato de Petro, deklaris sin reĝo. Post du sensukcesaj militaj kampanjoj, la interesitaj partoj akceptis la intervenon de la papo Gregorio la 9-a. Inter la deklaracioj faritaj en la traktato de 1371, Dom Fernando estis promesita al Dona Leonor de Kastilio, tamen, antaŭ ol la efektivigo de la geedziĝo, la reĝo enamiĝis al Dona Leonor Teles de Menezes[4], edzino de unu el liaj korteganoj. Post fulma nuligo de la unua edziniĝo de Dona Leonor, Dom Fernando publike edziĝis je ŝi, en la 15-a de majo 1372 en la Monaĥejo de Leça do Balio. Ĉi-fakto rezultis en forta interna kontestado, tamen ĝi ne provokis la reagon de Henriko de Kastilio, kiu tuje promesis la filinon al Karlo la 3-a de Navaro'[5] (1361-1425).

Post la paco kun Kastilio, li dediĉis sin al la administrado de la regno, riparigis multajn kastelojn kaj konstruigis aliajn, krom tio, li ordonis la konstruon de novaj muregoj ĉirkaŭ Lisbono kaj Porto. Celante la elvolviĝon de la agrikulturo, en la 28-a de Majo 1375 li promulgis la Leĝon pri la Nekulturita Grundo. Pere de tiu leĝo li malpermesis la interrompiĝon de la kulturo en la teroj plibonigeblaj kaj oni penis pliigi la kvanton de brakoj dediĉitaj al la agrikulturo.

Dum la regado de Dom Fernando ampleksiĝis ankaŭ la komercaj rilatoj kun la eksterlando, kaj la kronikisto Fernão Lopes[6] (1380-1460) raportas la ĉeeston de multenombraj negocistoj en Lisbono devenintaj el diversaj naciecoj. Tiamaniere ke la elvolviĝo de la mararmeo estis tre apogita, kaj la reĝo faris plurajn notindajn antaŭaranĝojn, tiaj kiaj: rajtigo de la lignotranĉo en la reĝa arbaro por la konstruo de ŝipoj ekde certa tunaro; plena rajtomaldevigo sur importado de feraĵoj kaj ŝipaj ilaroj; plena rajtomaldevigo rilate al la akirado de ŝipoj jam konstruitaj; ktp. Tre grava, sendube, estis la konstruo de la Kompanio de la Ŝipoj, kie ĉiuj ŝipoj devis esti registritaj, kaj pagi procenton de la profitoj en ĉiu vojaĝo por la kasejo de la regno. Ĉi-tiuj rimedoj estis uzitaj por pagi la malprofitojn de la ŝipoj kiuj eble sinkis aŭ estis damaĝitaj.

Ekde de sia edziniĝo, Dona Leonor Teles[4] fariĝis kiel eble plej influe apud la reĝo, manipulante sian politikan intervenon en la eksteraj rilatoj, kaj samtempe fariĝis kiel eble plej nepopulare. Laŭŝajne, Fernando la 1-a montris sin nekapabla tenadi fortan regadon kaj la interna politika medio spegulis tion pere de konstantaj intrigoj en la kortego. En 1382, en la fino de la milito kontraŭ Kastilio, oni kondiĉis ke la sola legitima filino de Dom Fernando, la infantino Beatrica de Portugalio[7], edziniĝu kun la reĝo Johano la 1-a de Kastilio (1358-1390), ĉi-tiu traktado estis signaturita en la 2-a de Aprilo 1383[8]. Ĉi-rimedo signifis la aneksadon de Portugalio kaj ĝi ne estis bone akceptita de la meza klaso kaj parto de la portugala nobelaro.

Kiam Fernando la 1-a mortis en 22-a de Oktobro 1383, la linio de la dinastio de Burgonjo finiĝis. Dona Leonor Teles[4] estis elektita regentino en la nomo de la filino, edzino de Dom Johano de Kastilio, tamen la transigo ne estis paca. Responde al la instancoj de granda parto de la portugaloj por teni la landon sendependa, Dom Johano, Majstro de Avizo kaj bastarda frato de Fernando la 1-a sin deklaris reĝon de Portugalio. La rezulto estis la krizo de 1383-1385, kies interregna periodo, estis superregita de la politika sociala kaoso.

La mortorestaĵoj de Fernando la 1-a kuŝis principe en la Monaĥejo de Sankta Francisko, en Santarém. Poste, ili estis translokitaj al al Monaĥejo do Karmo, en Lisbono, kie ili troviĝas nuntempe.

Familio[redakti | redakti fonton]

Idaro[redakti | redakti fonton]

Fernando la 1-a havis naturan filinon antaŭ sia edziĝo:

El la edziĝo kun Dona Leonor Teles de Menezes[4] (1350 † en la 27-a de Aprilo 1386) naskiĝis:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. GeneAll.
  2. Konstanza Manuel (1318 - † en la 13-a de Novembro 1345), reĝino de Leono kaj Kastilio, edzino de la infanto Petro la 1-a, kaj patrino de Fernando I (1345-1383), reĝo de Portugalio.
  3. Johano de Gante (1340-1399) (* en la 24-a de Junio 1340 † en la 3-a de Februaro 1399), estis la kvara filo de Edŭardo la 3-a, reĝo de Anglio. Li estis Duko de Lankastro ekde 1362 ĝis sia morto.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 D. Leonor Teles de Menezes - GeneAll.
  5. Karlo la 3-a (Navaro) (1361-1425) (* Mantes, 1361 † Olite, en la 8-a de Septembro 1425), kromnomita la Nobelulo, estis reĝo de Navaro de 1387 ĝis sia morto, Grafo de Évreux de 1387 ĝis 1404 kaj Duko de Nemours de 1404 ĝis sia morto.
  6. Fernão Lopes (1380-1460) estis portugala historiisto.
  7. 7,0 7,1 Beatrica, Infantino de Portugalio.
  8. Portugal A History - página 107.
  9. D. Isabel de Portugalio.
  10. Dom Alfonso Enríquez de Kastilio.