Feroa boato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Feroaj boatoj ĉe bordoj de Vestmanna

La feroa boato (feroe: føroyskur bátur) estas speciala boatotipo, kiu ekzistas en tiu formo nur en Ferooj. Ĝi rekte devenas de la vikingaj ŝipoj. La feroanoj komence alportis ŝipojn el Norvegio, poste ili mem konstruis el flosligno kaj importita ligno.

Longtempe oni konstruis nur tiujn sveltajn kaj malpez-konstruajn boatojn sur Ferooj. La unua, vela boato (Royndin Fríða) estis kontruita en 1804 fare de Nólsoyar Páll. Ĝi estis la unua, sur Ferooj konstruita velboato, kiu estis uzebla sur la larĝa maro. Tiun malfruecon kaŭzis la komerca monopolo sur Ferooj, kiu malebligis posedon de komercaj ŝipoj por la nemonopolaj entreprenoj.

La feroajn boatojn hodiaŭ pelas motoro, sed la senmotoraj partoprenas ankaŭ en la tradiciaj remaj konkursoj.