Feroaj subarktaj herbejoj
La Feroaj subarktaj herbejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ), kongruante kun la Ferooj.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi etendiĝas sur areo de 1 400 kvadrataj kilometroj.
[redakti] Flaŭro
La vegetaĵaro estas tre malabunda ĉar temas pri rokaĵaj vulkanaj insuloj kun tre malriĉa torfa grundo.
Marĉa kalto ( Caltha palustris ) estas komuna en la insularo en majo-junio.
Surbaze de la tipologio de la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær, Ostenfeld [1] nombris en Ferooj 3 nanofanerofitojn, 33 ĥamefitoj, 176 hemikriptofitojn, 33 geofitojn, 29 helofitojn kaj hidrofitojn kaj 26 therofitojn.
[redakti] Faŭno
En la klifoj de la marbordo, kiu longas 1 120 kilometrojn, nestas multeco de marbirdoj.
La eŭrazia hematopo estas la nacia birdo de la insularo.
[redakti] Endemiismoj
La feroa alkemilo ( Alchemilla faeroensis ) estas ekzemplo de endemia planto.
[redakti] Stato de konservado
La ekoregiono estas vundebla.
[redakti] Vidu ankaŭ
| Palearktaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
|---|---|
| PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo | Kazaĥujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥujo |
| PA0803 Centr-anatola stepo | Turkujo |
| PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0805 Orient-anatola montara stepo | Armenujo, Irano, Turkujo |
| PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo |
| PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danujo ) |
| PA0808 Gisaro-alajaj maldensarbaroj | Kirgizujo, Taĝikujo, Uzbekujo |
| PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥujo, Rusujo |
| PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥujo |
| PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
| PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinujo, Mongolujo, Rusujo |
| PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldava Respubliko, Rumanujo, Rusujo, Ukrainujo |
| PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusujo |
| PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolujo, Rusujo |
| PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusujo |
| PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinujo, Kazaĥujo, Kirgizujo |
[redakti] Referencoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- angle Faroe Islands boreal grasslands (World Wildlife Fund)
- angle Situo de la ekoregiono PA0807 : tajpu Faroe Islands boreal grasslands
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Eŭropo |
|
||||