Feromagneta substanco
El Vikipedio
Feromagnetoj estas substancoj, en kiuj je temperaturoj malpli altaj ol difinita kriza valoro (t.n. temperaturo de Curie) ekzistas ordigitaj magnetaj momantoj de atomoj kaj jonoj (en nemetalaj kristaloj) aŭ de komunaj elektronoj (en metaloj).
[redakti] Ecoj
- Feromagnetoj emas movi en pli fortan magnetan kampon.
- Valoro de magneta impresemeco por feromagnetoj estas pozitiva kaj pli granda ol unu.
- Je temperaturoj malpli grandaj ol temperaturo de Curie feromagnetoj havas spontanan magnetecon eĉ en manko de magneta kampo (komparu al diamagnetoj).
Ordiĝo de domajnoj en feromagneta substanco dum pligrandiĝo de magneta kampo |
[redakti] Ekzemploj de feromagnetoj
El ĉiuj kemiaj elementoj feromagnetaj estas nur fero, kobalto kaj nikelo (3d-metaloj) kaj kelkaj raraj teroj: gadolinio, terbio, disprozio, holmio kaj erbio.
Tabelo 1. Feromagnetaj elementoj
|
|
- Js0 magnetigo de unuo de volumeno je absoluta nulo de temperaturo (t.n. spontana magnetigo).
- Tc valoro de temperaturo de Curie por tiu materialo.
Alojoj, kiuj konsistas aŭ enhavas tiujn elementojn ankaŭ ofte estas feromagnetaj. Ankaŭ ekzistas feromagnetaj alojoj de elementoj, kiuj per si mem estas neferomagnetaj. Ekzemplo de tiuj estas alojoj de kromo kaj mangano kun aliaj metaloj (t.n. alojoj de Heusler):
- Cu2MnAl, Cu2MnIn, Cu2MnSn,
- Ni2MnAl, Ni2MnIn, Ni2MnSn, Ni2MnSb
- Co2MnAl, Co2MnSi, Co2MnGa, Co2MnGe
- Pd2MnAl, Pd2MnIn, Pd2MnSn, Pd2MnSb
Krome, feromagnetajn ecojn havas kelkaj aliaj ekzotikaj alojoj kiel ZrZn2 и ZrxM1-xZn2 (kie М estas Ti, Y, Nb aŭ Hf), Au4V, Sc3In kaj kelkaj alojoj de aktinoidoj (ekz. UH3).
Tabelo 2. Feromagnetaj alojoj
| Alojo | Tc (K) | Alojo | Tc (K) |
|---|---|---|---|
| Fe3AI | 743 | TbN | 43 |
| Ni3Mn | 773 | DyN | 26 |
| FePd3 | 705 | EuO | 77 |
| MnPt3 | 350 | MnB | 578 |
| CrPt3 | 580 | ZrZn2 | 35 |
| ZnCMn3 | 353 | Au4V | 42–43 |
| AlCMn3 | 275 | Sc3ln | 5–6 |