Ferooj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferooj
feroe: Føroyar, dane: Færøerne
Aŭtonoma provinco de la Reĝlando Danio
Gjógv, Ferooj
Oficiala nomo: Føroyar
Himno: Tú alfagra land mítt
Oceano Atlantiko
Parto de Eŭropo
Ĉefurbo Tórshavn
 - koordinatoj 62° 00′ N 06° 47′ U / 62.000 °N, 6.783 °U / 62.000; -6.783 (mapo)
Areo 1 399 km² (139 900 ha)
Loĝantaro 49 267 (2011)
Denseco 35,22 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+0)
 - somera tempo OEST (UTC+1)
Telefona antaŭkodo 298
ISO 3166-1 FO
Interreta domajno .fo
Monunuo Feroa krono
Lingvoj feroa, dana
Etnoj 91% feroanoj
5.8% danoj
0.7% britoj
0.4% islandanoj
0.2% norvegoj
0.2% poloj
Mapo de Feroaj insuloj
Mapo de Feroaj insuloj
Mapo de Feroaj insuloj
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo enkadre de Norda Atlantiko
Situo rilate al Eŭropo
Situo rilate al Eŭropo
Situo rilate al Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Faroe Islands
Retpaĝo: oficiala retpaĝo

La Ferooj (feroe Føroyar [fœɹjaɹ], dane Færøerne [feɣo.one]) estas insularo inter Norvegujo kaj Islando (do nordob Skotlando) kaj konsistigas aŭtonomian teritorion de Danujo.

Geografio

Vidu ankaŭ : Listo de insuloj de la Ferooj

La Ferooj en foto de NASA

Historio

La feroa lingvo devenas de la Norena, ankaŭ konata kiel "malnovnorvega". La unuaj enloĝantoj, ekde 625, estis Irlandaj monaĥoj, sed la insularon ĉefe ekloĝis Norvegoj, ekde la 9-a jarcento. En 1035 Norvegujo aneksis Feroojn kaj poste Islandon, kaj en 1387 Norvegujo kaj Danujo unuiĝis (dana princino estiĝis norvega reĝino). En 1814, post milito inter Danujo kaj Svedujo, Norvegujo estis devigata rompi sian union kun Danujo kaj eniri novan union kun Svedujo (kiel propra ŝtato kun propra leĝaro, sed sub la sveda reĝo), dum Ferooj, Islando kaj Gronlando (re-trovita) restis danaj; do rompiĝis iliaj ligoj al Norvegujo. Islando estiĝis respubliko en 1944. Ferooj estiĝis aŭtonoma en 1948, kaj en 21-a jarcento celas al suvereneco.

Kulturo

La feroa estas okcident-norduja lingvo deveninta el pranorvega kaj interkomprenebla kun [(Islando|islanda)). Ĝi montras similojn ankaŭ kun kelkaj malnovaj dialektoj skandinavaj, ekzemple dalekarla. Inter plej konataj kaj elstaraj kulturaj fenomenoj de Feroaj Insuloj estas la ĉendanco kaj la delfenbuĉo.

Festotagoj

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj