Ferruccio Busoni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferruccio Busoni, 1906

Ferruccio (Dante Michelangelo Benvenuto) Busoni (n. 1-an de aprilo 1866 en Empoli ĉe Florenco; m. 27-an de julio 1924 en Berlino) estis itala pianisto, komponisto, dirigento, libretisto, eseisto kaj muzikinstruisto.

Vivo

Tombo de Georg Kolbe por Ferruccio Busoni sur la tombejo en Berlin-Friedenau

Busoni, kiu estis filo de itala klarnetovirtuozo kaj germandevena pianistino kaj do alkreskis dulingva, en la aĝo de 10 jaroj debutis kiel pianisto, komponisto kaj improvizisto en Vieno. En 1881 li fariĝis en la aĝo de 15 jaroj membro de la Filharmonia Akademio en Bolonjo. Ekde 1886 li instruis ĉe la Konservatorio je Lepsiko, ekde 1888 li estis pianinstruisto ĉe la konservatorio en Helsinki, poste en Moskvo (1890 ĝis 1891) kaj Boston (1891 ĝis 1894). En 1894 li finfine ekloĝis en Berlino. Dum la unua mondmilito li vivis ekzile en Zuriko. Ekde 1920 ĝis sia morto li instruis ĉe la Akademie der Künste en Berlino majstroklason de kompozicio. Ĝis sia morto Busoni loĝis en Berlin-Schöneberg ĉe Viktoria-Luise-Placo 11, kie memortabulo memorigas pri li. Lia tombejo, konstruita de Georg Kolbe (1877-1947), troviĝas sur la tombejo ĉe la Stubenrauch-strato en Berlin-Friedenau. En Berlin-Karow en 1927 estis nomita strato laŭ li, kiu portas lian nomon ankoraŭ nuntempe.

Li eldonis i.a. la kompletajn verkarojn de Johann Sebastian Bach kaj Franz Liszt. Al la kritiko, ke li pliampleksigis la netuŝendan verkaron de Bach, Busoni respondis, ke li ĉiam opinias la kreivan penson kompleta, sed ne ties muzikan aŭ tonmetan realigon. Kiel dirigento samtempa muziko estis lia korafero.

Lia libro Buch Entwurf einer neuen Ästhetik der Tonkunst[1], unuafoje aperinta en 1907, anticipas pensojn pri novaj gamoj, sesontonaj sistemoj kaj eĉ unuajn ideojn pri la ebloj de elektrone generitaj sonoj. La publikigo de la prilaborita versio en la jaro 1916 en la Insel-Librejo (IB 202) ekigis akrajn disputojn. Ekde la konservema flanko Hans Pfitzner respondis en 1917 per sia traktaĵo Futuristengefahr.

Verkoj (elekto)

Operoj

  • Die Brautwahl (1905; unua prezentado: Hamburg 1912)
  • Arlecchino oder Die Fenster (up: Zuriko 1917)
  • Turandot (up: Zuriko 1917)
  • Doktor Faust, finita de Philipp Jarnach (up: Dresdeno 1925)

Pluaj verkoj

  • Violonkonĉerto D-maĵora op. 35a (up: Berlino 1897)
  • Sonato por violono kaj piano Nr. 2 op. 36a
  • Concerto por piano kaj orkestro op. 39 kun virĥoro (up: Berlino 1904)
  • Fantasia Contrappuntistica (komponita en Dayton (?) 1910) pri temoj de la kvaropofugo el Kunst der Fuge
  • Berceuse élégiaque op. 42 (up: Novjorko 1911)
  • Nocturne symphonique op. 43 (up: Berlino 1914)
  • Indianische fantazio por piano kaj orkestro op. 44 (up: Berlino 1914)
  • Zwei Kontrapunktstudien laŭ Johann Sebastian Bach (up: 1917)
  • Concertino por klarneto kaj eta orkestro op. 48 (up: Zuriko 1918)
  • Divertimento por fluto kaj orkestro op. 52 (up: Berlino 1921)

Theme-laŭtempe ordigis la verkojn de Ferruccio Busoni Jürgen Kindermann. Li kolektis ilin en la t.n. Kindermann-registro (KiV) resp. Busoni-registro (BV).

lernantoj de Ferruccio Busoni

Ferruccio Busoni

Premioj

Literaturo

  • The Infography about Ferruccio Busoni
  • Antony Beaumont: Busoni the Composer. Indiana University Press, Bloomington 1985, ISBN 0-253-31270-1
  • Ferruccio Busoni: Entwurf einer neuen Ästhetik der Tonkunst (1907, 2. erw. Aufl. 1916), kritische und kommentierte Neuausgabe, Wilhelmshaven 2001, ISBN 3-7959-0793-4
  • Ferruccio Busoni: Von der Einheit der Musik. Verstreute Aufzeichnungen. Erstausgabe: Berlin, Max Hesse 1922. Kritische und kommentierte Neuausgabe, Wilhelmshaven 2006, ISBN 3-7959-0871-X
  • Ferruccio Busoni: Briefe an Henri, Katharina und Egon Petri, Wilhelmshaven 1999, ISBN 3-7959-0755-1
  • Ferruccio Busoni/Gottfried Galston: Briefwechsel, Wilhelmshaven 1999, ISBN 3-7959-0754-3
  • Ferruccio Busoni: Maximen und Aphorismen, Auswahl, Wilhelmshaven 2004, ISBN 3-7959-0827-2
  • Ferruccio Busoni: Lettere ai genitori, Rom 2004 (recte: 2007), ISBN 88-89675-01-2
  • Ferruccio Busoni/José Vianna da Motta: Briefwechsel 1898-1921, Noetzel, Wilhelmshaven 2004, ISBN 3-7959-0833-7
  • Gottfried Galston: Kalendernotizen über Ferruccio Busoni, Wilhelmshaven 2000, ISBN 3-7959-0792-6
  • Della Couling: Ferruccio Busoni: "A Musical Ishmael", Scarecrow Press, Lanham 2005, ISBN 0-8108-5142-3
  • Edward J. Dent: Ferruccio Busoni: A Biography, Oxford University Press, Oxford 1933
  • Jürgen Kindermann: Thematisch-chronologisches Verzeichnis der musikalischen Werke von Ferruccio B. Busoni (= Studien zur Musikgeschichte des 19. Jahrhunderts Bd. 19), Gustav Bosse, Regensburg 1980, ISBN 3-7649-2033-5
  • Marc-André Roberge: Ferruccio Busoni: A Bio-Bibliography, Greenwood Press, New York, Westport, Conn., London 1991, ISBN 0-313-25587-3
  • Larry Sitsky: Busoni and the Piano: The Works, the Writings, and the Recordings, Greenwood Press, New York, Westport, Conn., London 1986, ISBN 0-313-23671-2

1916 (Insel-Verlag, Band 202)

  • Martina Weindel: Ferruccio Busonis Ästhetik in seinen Briefen und Schriften (= Veröffentlichungen zur Musikforschung, Bd. 18), Wilhelmshaven 1996, ISBN 3-7959-0692-X

Fontoj

  1. Kompleta teksto ĉe Wikisource

Eksteraj ligiloj