Fertőendréd
El Vikipedio
Fertőendréd, germane Großandrä estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. La nomo estas hungare Fertő-Andreo.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9442
- Telefonprefikso: 99
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 630
Situo [redakti]
Fertőendréd situas sur ebenaĵo apud Fertőd, la fervojo kaj ĉefvojo inter Sopron kaj Győr estas proksime.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungaroj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1348. En 1540 kroataj rifuĝintoj alvenis, poste germanoj setlis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. En 1959 kolĥozo formiĝis.
Vidindaĵoj [redakti]
Vidindaĵoj estas romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario), en 1908 oni tute rekonstruis ĝin.
