Fertőrákos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fertőrákos [fertorakoŝ] (germane Kroisbach) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. Fertő estas la najbara lago, dum rákos signifas hungare "kankra".

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas inter Sopron kaj lago Fertő. Flankovoje Sopron estas facile alirebla.

La vilaĝo estas unusola en Hungario, kiun ŝtonomuro ĉirkaŭis, kaj havis episkopan palacon, tamen estas konata pro la ŝtonominejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1582 la vilaĝo meritis la rangon kampurbo. En 1683 turkoj faris senhoma la komunumon. Poste germanoj refondis la lokon. El ŝtonoj de Fertőrákos konstruiĝis ne nur Sopron, sed ankaŭ Vieno.

Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Oberwart (hungare Felsőőr). La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara (ankaŭ Fertőrákos), la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis.

En 1945 la germanoj estis forpelitaj al Germanio kaj konstruiĝis Fera Kurteno. La vilaĝo vivis en kvaranteno. En 1970 en la forlasita, parte kovrita ŝtonminejo oni fondis someran teatron. En 1989 la fera kurteno ĉesis unuafoje ĝuste en Fertőrákos. Oni aranĝis paneŭropan piknikon, tuj post tra la farita fendo orientgermanoj grandnombre trakuris.

La vilaĝo havas ŝipotrafikon al Aŭstrio, krome estis bicikla kaj boata limpasejoj ĝis 2008. Ekde tiam ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ĉie transirebla sen kontrolo.