Fertőszéplak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fertőszéplak (fertOsEplak) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. La nomo estas hungare Fertő-bela-loĝej'.

Vilaĝomuzeo de Fertőszéplak

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Fertőszéplak situas laŭ la flankovojo proksime de lago Fertő, fine fervojoj Fertőszentmiklós-Pamhagen kaj Sopron-Győr estas ne tro for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, baldaŭe romianoj vivis tie. Post la kontraŭturkaj bataloj germanoj alvenis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio, la vilaĝo trovis sin proksime de la nova ŝtatlimo.

Post la 2-a mondmilito Fera Kurteno konstruiĝis, en la lago oni instalis minojn. La kulturdomo en 1950 konstruiĝis. En 1989 la fera kurteno ĉesis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senkontrole.

Vidindaĵoj estas Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Fertőszéplak), kastelo de Széchenyi, kaj muzeo pri fervojaj lampoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la tiutempa Széplak naskiĝis mecenato kaj magnato Ferenc Széchényi.