Fertőszentmiklós
El Vikipedio
Fertőszentmiklós [fertosentmikloŝ] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en la regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono Sopron-Fertőd. En la hungara lingvo la nomo signifas Fertő-Sankta Nikolao.
Enhavo |
Situo [redakti]
Fertőszentmiklós situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Győr kaj Sopron, tie komenciĝas flankovojo al Kőszeg, laŭ la fervojo Sopron-Győr, fine eliĝas fervojo ankaŭ al Pamhagen (hungare Pomogy). Sopron troviĝas 28 km-ojn for.
Bazaj informoj [redakti]
- Poŝtkodo: 9444
- Areo: 39 km²
- Loĝantaro: 3880
- Telefonprefikso: 99
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1228 en formo Terra Neweg. La vilaĝo preskaŭ senhomiĝis post la tatara invado en 1241. En la 15-a jarcento ĝi iĝis kampurbo. Dum la 19-a jarcento formiĝis 2 vilaĝoj Szentmiklós kaj Szerdahely. La grandvilaĝo urbiĝis en 2008.
Vidindaĵoj [redakti]
- kasteloj de Széchenyi kaj de Bezerédy
- Preĝejo de Sankta Nikolao (Fertőszentmiklós)
- pilgrimloka kapelo de 1903
- Skulptaĵoj pri Dipatrino kaj Petőfi