Fertőboz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fertőboz estas malgranda vilaĝeto kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Fertő estas lago, boz eble sambuko hungare.

Fervojeto por turistoj al Nagycenk
Blazono de Fertőboz
Kirko de Fertőboz

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Fertőboz situas laŭ la flankovojo apud lago Fertő kaj krome fervojo Sopron-Győr estas ne tro for. Rigardinte la mapon oni konstatas, ke la vilaĝo estas kolo de "duoninsulo" Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, poste romianoj loĝis tie. En 1732 preĝejo, en 1802 elvidejo Gloriette konstruiĝis.

Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Oberwart (hungare Felsőőr). La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara (ankaŭ Fertőboz), la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis.

Post 1946 konstruiĝis Fera Kurteno kaj la germana minoritato estis forpelita al Germanio. Anstataŭ ili alvenis hungaraj forpelitoj el Ĉeĥoslovakio. En la lago oni instalis minojn. Tio malebligis la kutiman laboron kanorikoltadon. En 1989 la fera kurteno ĉesis. La vilaĝo apartenas al Őrség kaj Hanság Nacia parko. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la landlimo estas ie ajn trapasebla senkontrole.

En Fertőboz migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]