Fervoja linio Rimini – San Marino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 15-a de marto 2009, 22:48 Bahnstrecke Rimini–San Marino en la germana Vikipedio.

Fervojlinio Rimini – San Marino
   
31,50 km Rimini FS 4 m s. m.
   
30,20 km Rimini Marina 3 m s. m.
   
21,70 km Coriano-Cerasolo 50 m s. m.
   
Landlimo Italio/San-Marino
   
17,90 km Dogana 67 m s. m.
   
   
   
15,00 km Serravalle 134 m s. m.
   
   
   
   
   
9,50 km Domagnano-Montelupo 314 m s. m.
   
   
   
7,00 km Valdragone 392 m s. m.
   
   
   
   
   
3,80 km Borgo Maggiore 493 m s. m.
   
   
   
   
   
0,00 km San Marino 643 m s. m.

La fervoja linio Rimini – San Marino estis elektra etŝpura fervojo inter la itala urbo Rimini kaj la ĉefurbo de San-Marino. Ĝi estis inaugurita en 1932 post kvarjara konstruado kaj fine de la dua mondmilito, en 1944, detruita per bomboj. Ekde tiu tempo San-Marino ne havas fervojan stacion.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

De 1901 oni en San-Marino laboris pri desegnoj de ebla fervoja ligo kun Italio. En G. U. (Gazzetta Ufficiale del Regno d'Italia, oficiala komunikilo de la itala registaro) de la 10-a de marto 1913 la koncesio pri la fervoja linio Rimini–Mercatino–Marecchia estas donita al la societo Ferrotranvie padane. Nur ligo al Rimini ankoraŭ ne ekzistis. La tasko desegni ĝin estis donita al inĝeniero Quartara, estro de Tranvia Padana. Finan instigon al la konstruado de la fervoja linio donis oficiala vizito de Benito Mussolini en San Marino.

Ĉar urbo San-Marino situas 250 metrojn super la proksima urbo Valdragone, oni unue planis, ke la fervojo finiĝu en Valdragone. Sed fine oni decidis ligi la ĉefurbon al la linio, kvankam por tio necesis ok pliaj tuneloj, kvar inter Valdragone kaj Borgo Maggiore, la aliaj kvar inter Borgo Maggiore kaj San-Marino. (Tiuj ĉi du urboj estas tiom proksimaj, ke nun ligas ilin telfero.)

La 3-an de decembro 1928 komenciĝis la konstruado de la linio. Kvar jarojn poste, la 10-an de majo 1932, la Granda kaj Ĝenerala Konsilio de San-Marino proklamis kune kun la regantaj kapitanoj la inaŭguron de la fervojo, bonvenigita de la regionaj loĝantoj kun granda ĝojo. La oficiala malfermo okazis la 12-an de junio 1932[1].

Teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Eksa fervoja tunelo sude de Serravalle

La linio estis elektra kaj uzis kontinuan kurenton de 3000 V. Ĝia ŝpuro estis 950 mm[2].

Ĝi enhavas 17 tunelojn, ses pontojn (inter ili tri viaduktojn), unu subvojan kaj unu supervojan pasejojn.

La du finstacioj de la iom pli ol 32 km longa linio havas distancojn horizontalan de ĉ. 16 km kaj vertikalan de 639 m. Tio respondas al meza dekliveco de 40 ‰ (laŭ rekta distanco) aŭ 20 ‰ (laŭ itinera distanco). La pliparto de la dekliveco troviĝas inter San-Marino kaj Serravalle: 509 metroj sur 15 km = 34 ‰. La rektlinia distanco inter tiuj du urboj estas malpli ol 5 km, kio respondas al deklivo de pli ol 10 %, ne ebla por ordinara fervojo. Tial estis necese kurbigi la linion.

La veturtempo de 53 minutoj[3] estis nur malmulte pli ol tiu de la nuna publika buso.

Itinero[redakti | redakti fonton]

Mapo de la san-marina parto de la fervojo

La tute elektra fervojo havis longon de 31,50 km (laŭ aliaj[3]: 32,040 km) kaj estis dividita al du sekcioj:

19.810 metroj de la itinero estas sur sanmarina teritorio, 12.230 metro sur itala.

Lima punkto inter la du sekcioj estis la ponto Mellini. Tie estis la transiro inter la plata tereno italia kaj la monteca tereno de San-Marino.

La linio komenciĝis ĉe malgranda placo en Rimini kaj unu kilometron, ĝis haltejo Rimini Marina, proksima al la maro, laŭiris la fervojan linion Bolonjo – Ancona.

Poste la fervojo iris sud-okcidenten trans via Flaminia, kie estis la sola transirejo kun bariloj; la aliaj 90 transirejoj estis aŭ senbarilaj aŭ ŝlositaj per seruro, kies ŝlosilon havis nur la posedanto de la terpeco, al kiu kondukis la transirejo.

Ekde via Flaminia, tra longaj rektaj pecoj kaj vastaj kurbiĝoj direkte al sud-okcidento, la trajnoj iris direkte al monto Titano. Survoje situis la haltejo Rimini-Cerasolo. Stacio Dogana estis la unua stacio sur la teritorio de San-Marino.

Post Dogana la itinero pluiris kun malvastaj kurbiĝoj. Post la ponto sur rivero Ausa kaj tunela sekcio ĝi atingis Serravalle. Poste la fervojo per mallonga tunelo transiris la ŝoseon inter San-Marino kaj Dogana. La trajno haltis ankoraŭ ĉe la haltejoj Domagnano kaj Valdragone, antaŭ post tri kurbiĝoj atingi la stacion de Borgo Maggiore, piede de la kruta rokmuro de monto Titano.

Por atingi la ĉefurbon la fervojo devis supreniri tra longa tunelo. Ĵus elirinte el la tunelo ĝi alvenis en la stacio sur placo ĉe la suda fino de via Federico d'Urbino. La stacio situis proksimume same alte (643 m s. m.) ĉe monto Titano kiom la nuna bus-stacio ĉe Piazzale Marino Calcigni, sed malpli proksime al la historia centro. La placo nun estas parkejo por aŭtoj. La enirejo al la tunelo ankoraŭ estas bone videbla. Ĉe la placo troviĝas restoracio nomata Vecchia Stazione (= malnova stacidomo).

Detruo[redakti | redakti fonton]

Kvankam San-Marino estis neŭtrala en la dua mondmilito, la fervoja linio estis forte frapita de bombado de la aliancanoj je la 26-a de junio 1944. Precipe en la sekcio inter Domagnano kaj Valdragone ekestis multaj difektoj. Post tio oni ĉesigis la trafikon; je la 4-a de julio ĝi estis definitive nuligita.

La fervojaj tuneloj iĝis rifuĝejoj por rifuĝantoj en Italio. Aŭtune eksplodis tifa epidemio, tiel ke kelkaj fervojaj vagonoj estis uzataj por flegi malsanulojn.

Restaĵoj[redakti | redakti fonton]

Historia motorvagono

De la fervoja itinero nun nur la tuneloj komplete restas. Kelkajn la sanmarinaj aŭtoritatoj fermis pro danĝero de subfalo, aliaj estis asfaltitaj kaj transformitaj al piediraj kaj biciklaj vojoj. La reloj estis malmuntitaj en la 1950-aj jaroj. La veturilaro parte konserviĝis kaj longe estis konservata en fermita tunelo (Galleria del Montale) mallonge antaŭ la eksa finhaltejo en San-Marino.

Historia motorvagono, tunelo

En la 1980-aj jaroj la societo Bonifica plenumis studon pri projekto por reaktivigo de la linio kaj taksis koston de ĉ. 800 miliardoj da liroj (= 413 milionoj da eŭroj)[4].

En 2012 la tunelo Galleria del Montale estis remalfermita kaj transformita al promena vojo, kun firma surfaco apud la trako kaj elektra lumo.[5] Meze de la tunelo estas branĉa tuneleto (nur piedira), kiu permesas vidon al la valo oriente de San-Marino. Antaŭ la supra enirejo de la tunelo staras la motorvagono AB 03, antaŭ la malsupra varvagono. La motorvagono portas fronte la san-marinan blazonon kaj flanke la siglon S.V.E.F.T. (Società Veneto-Emiliana di Ferrovie e Tramvie = societo veneta-emilia de fervojoj kaj tramoj).

La longo de la restanta trako en la tunelo kaj je la du finoj estas proksimume 800 metroj. Estas eble nutri la supertrakan lineon per tensio de 480 voltoj; tiel je la 21-a de julio 2012 la historia motorvagono AB 03 povis trairi la restantan trakon. Konkretaj planoj pri regula trafiko, kiu ne utilus je tiu malgranda distanco, ne ekzistas.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la bombadoj en 1944 la eksa kunŝtatestro Fausta Morganti Rossini estis naskita en tunelo de la fervojo, kie rifuĝis ŝia patrino.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jitka Skalická . “Malnova trajneto”, Internacia Fervojisto (PDF) (2005.6), p. 85. Alirita 2015-09-12.. 
  2. http://wikicity.info/index.php/Ferrovia_Rimini_-_San_Marino ("Com'è")
  3. 3,0 3,1 http://wikicity.info/index.php/Ferrovia_Rimini_-_San_Marino ("Come era")
  4. http://wikicity.info/index.php/Ferrovia_Rimini_-_San_Marino ("Storia")
  5. San Marino: il vecchio percorso della ferrovia (itale) (HTML). Alirita 2015-09-12.
  6. Persona komuniko en 2015

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]