Fervojaj tarifoj en Germanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La fervojaj tarifoj en Germanio estis nove fiksitaj en decembro 2002. Ĝis tiam la veturado en germanaj trajnoj kostis – laŭ la normala tarifo de la Germana Fervojo - 14 cendojn por 1 km plus eventuala suplemento por uzo de rapida trajno. Poste la tarifa sistemo komplikiĝis. La prezoj ne plu kreskas lineare laŭ la distanco, sed altiĝas des malpli, ju pli alta fariĝas la distanco. Samtempe plimultiĝis la eblecoj ricevi rabatojn.

Ĝeneralaj informoj[redakti | redakti fonton]

Specoj de trajnoj[redakti | redakti fonton]

En Germanio oni distingas inter longdistancaj trajnoj ("Züge des Fernverkehrs") kaj regionaj aŭ lokaj trajnoj ("Züge des Nahverkehrs"). La ĉefaj longdistancaj trajnoj estas Intercity-Express (ICE), Intercity (IC) kaj Eurocity (EC). La ĉefaj regionaj aŭ lokaj trajnoj estas Regionalexpress (RE), Regionalbahn (RB) kaj S-Bahn (S).

Klasoj[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiuj trajnoj havas lokojn en la 1-a klaso (1. Klasse) kaj 2-a klaso (2. Klasse). Veturado en la 1-a klaso kostas plej ofte 50 % - 60 % pli ol en la 2-a klaso.

Germana Fervojo kaj regionaj trafikaj ligoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa fervoja kompanio en Germanio estas la Germana Fervojo (Deutsche Bahn AG). Al ĝi apartenas preskaŭ ĉiuj longdistancaj trajnoj (kun kelkaj esceptoj, ekzemple la Thalys inter Kolonjo kaj Bruselo) kaj parto de la regionaj kaj lokaj trajnoj. Krome ekzistas pli ol 60 (parte privataj) regionaj aŭ lokaj fervojaj kompanioj.

Por veturado en trajnoj validas aŭ la tarifo de la Germana Fervojo aŭ tarifo de regiona trafika ligo. Ekzistas entute pli ol 100 diversaj trafikaj ligoj, kiuj intertempe kovras jam preskaŭ la tutan fervojan reton en Germanio. La tarifo de la Germana Fervojo validas ĉefe por veturado en longdistancaj trajnoj (inkluzive de vojaĝoj, kiuj okazas nur parte per tiaj trajnoj) kaj por veturado el la regiono de unu trafika ligo al alia.

La biletoj de la Germana Fervojo validas nur en esceptaj kazoj ankaŭ en busoj, tramojmetrooj. Kontraŭe, la biletoj de regiona trafika ligo validas preskaŭ ĉiam ankaŭ en tiaj lokaj transportiloj. Ĉi-lastaj ofte estas aĉeteblaj nur mallonge antaŭ la ekveturo de la trajno; en kelkaj regionoj, kie ili estas aĉeteblaj anticipe, necesas validigi (stampi) ilin.

Aĉeto de bileto[redakti | redakti fonton]

Fervojaj biletoj estas aĉeteblaj

  • en aŭtomatoj (ekzistas aŭtomatoj por mallongdistancaj biletoj, kiuj ofte akceptas nur monerojn, monbiletojn kaj monkartojn, sed nek EC-kartojn nek kreditkartojn, kaj aŭtomatoj de la Germana Fervojo, kiuj akceptas plej ofte nur EC-kartojn kaj kredikartojn). Krom en fervojaj stacioj oni trovas aŭtomatojn ankaŭ en kelkaj trajnoj de regionaj fervojaj kompanioj.
  • ĉe stacidomaj biletgiĉetoj (kies nombro kaj malfermaj horoj daŭre reduktiĝis en la pasintaj jardekoj) kaj en vojaĝoficejoj
  • en la reto (kie oni povas mem printigi biletojn por veturo ene de Germanio, aŭ mendi biletojn por poŝta sendo ene de 2-3 tagoj – tamen ne por veturoj ene de regionaj trafikaj ligoj)
  • en trajnoj (kun krompago de kutime 10 eŭroj en longdistancaj trajnoj; en regionaj aŭ lokaj trajnoj plej ofte necesas pagi altigitan prezon - t.e. punon - de € 40,00, krom se ekzistis nenia alia ebleco aĉeti bileton).

Rabatoj por ofta veturado[redakti | redakti fonton]

Por ofta veturado la Germana Fervojo kaj la regionaj trafikaj ligoj ofertas tagajn, semajnajn, monatajn kaj jarajn biletojn.

Krome la Germana Fervojo ofertas la rabatkarton BahnCard. La BahnCard 25 kostas € 51,50 kaj donas rabaton por 25 % (kio tamen ne ĉiam validas por veturoj ene de regionaj trafikaj ligoj). La BahnCard 50 kostas € 206,00 kaj donas rabaton de 50 % (sed ene de regionaj trafikaj ligoj ofte nur 25 % aŭ neniom). La BahnCard 100 kostas € 3.300,00 kaj donas rabaton de 100 % sur la tuta reto de la Germana Fervojo.

Familianoj povas aĉeti la BahnCard je reduktita prezo.

Rabatoj por frua aĉeto de biletoj (ŝparprezoj)[redakti | redakti fonton]

Aĉetante iro-revenajn biletojn almenaŭ 3 tagojn antaŭ la veturo, oni povas ŝpari 25 % (Sparpreis 25) aŭ 50 % (Sparpreis 50). Kondiĉo de Sparpreis 50 estas, ke oni revojaĝas plej frue la dimanĉon post la alvojaĝo (aŭ ke la vojaĝo tien kaj reen okazas dum sabato). Ĉe ambaŭ rabatoj necesas uzi longdistancajn trajnojn, kiujn oni devas fiksi dum la aĉetado de la bileto. La oferto estas limigita, sed se oni aĉetas la biletojn sufiĉe frue kaj evitas tempojn, dum kiuj multegaj homoj vojaĝas (ekz. vendrede posttagmeze kaj vespere) aŭ elektas ne la plej rapidajn trajnojn, oni plej ofte sukcesas akiri taŭgan bileton kun ŝparo de 25 % aŭ 50 %.

La 2-a ĝis 5-a persono pagas nur duonon de la rabatita prezo. La ŝparprezan rabaton oni povas kombini kun la rabato de BahnCard 25, sed ne kun la rabato de BahnCard 50.

Rabatoj por uzo de malrapidaj trajnoj[redakti | redakti fonton]

Landaj biletoj[redakti | redakti fonton]

En la diversaj federaciaj landoj de Germanio ekzistas t.n. landaj biletoj (Ländertickets), per kiuj ĝis 5 personoj povas veturi dum unu tago ene de la federacia lando ajnan distancon (ankaŭ tien kaj reen) per lokaj aŭ regionaj trajnoj. Tiuj ĉi biletoj validas plej ofte en ĉiu ajn tago, sed de lundo ĝis vendredo nur ekde 9h00 matene. Kutime ili validas ankaŭ en busoj, tramoj kaj metrooj. Ili kostas plej ofte inter € 20,00 kaj € 25,00; kaze de aĉeto ĉe giĉeto aldoniĝas € 2,00.

Kelkaj el tiuj ĉi biletoj validas ankaŭ sur difinitaj trajnlinioj ekster la koncerna federacia lando. Ekzemple rondvojaĝo de 5 personoj de Bonn tra Wiesbaden, Mannheim, Karlsruhe, Saarbrücken kaj Trier reen al Bonn en unu tago kostas per la Rheinland-Pfalz-Ticket nur € 23,00.

Semajnfina bileto[redakti | redakti fonton]

La "semajnfina bileto" (Wochenendticket) validas por ĝis 5 personoj dum tuta sabato aŭ dimanĉo sur la tuta fervoja reto en Germanio en ĉiuj regionaj kaj lokaj trajnoj (kun malmultaj esceptoj). En kelkaj regionoj ĝi validas ankaŭ en busoj, tramoj kaj metrooj. Ĝi kostas € 37,00 en aŭtomato aŭ en la reto; ĉe giĉeto aldoniĝas € 2,00.

Rabatoj por familioj kaj grupoj[redakti | redakti fonton]

Kutime infanoj sub 6 jaroj veturas senpage. Laŭ la tarifo de la Germana Fervojo, ofte ankaŭ infanoj de 6 gis 14 jaroj povas kunveturi kun la gepatroj senpage; tamen ili devas esti menciitaj en la bileto. Por grupoj ekde 6 personoj ekzistas (krom la eblecoj eluzi la ŝparprezojn aŭ la rabatojn por uzo de malrapidaj trajnoj) plej ofte rabatoj de ĉirkaŭ 50 %.

Atentigo[redakti | redakti fonton]

La ĉi-supraj informoj estas laŭ stato de la 21-a de majo 2006. La indikitaj prezoj validas por la 2-a klaso. Ĉiuj informoj estas sen garantio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]