Fervojlinio Fianarantsoa-Côte Est

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervojlinio Fianarantsoa-Côte Est

Stacidomo de Fianarantsoa

Stacidomo de Fianarantsoa
Superrigardo
Loko Madagaskaro
Komenco Fianarantsoa
Fino Manakara
Trafikado
Trafikanto FCE
Proprietulo Compagnie du chemin de fer Fianarantsoa-Côte Est
Historio
Malfermo 1936
Teknikaj trajtoj
Longo 163 km
Ŝpuro 1000 mm (Metra ŝpuro)
Maksimuma dekliveco 35 ‰
Nombro de trakoj 1
Stacioj de la fervojlinio
Fianarantsoa, Mahatsinjony, Tolongoina, Manampatrana, Sahasinaka, Ambila, Manakara
vdr

La Fervojlinio Fianarantsoa-Côte Est, aŭ FCE, estas fervojlinio de Madagaskaro kunliganta, kiel indikas ĝia franca nomo, urbon Fianarantsoa al la orienta marbordo de la insulo, pli precize al Manakara, kiu ankaŭ troviĝas en provinco Fianarantsoa. Ĝi estas la sola el la kvar madakaskaraj fervojlinioj kiu ne estas interkonektita kun la cetero de la reto, kaj estas mastrumata de kompanio sendependa de Madarail.

Priskribo de la linio[redakti | redakti fonton]

Konstruita ekde 1926 fare de francaj koloniistoj, la nuna fervojlinio FCE estis enservigita po trunkoj. La unua trunko kunliganta Manakara al Manampatrana tra Ambinany estis enservigita la 24-an de julio 1934. Poste la linio estis priservita la 1-an de julio 1935 ĝis Tolongoina kaj fine en sia tuto la 1-an de aprilo 1936[1]. Ĝi estas 163 km longa, trapasas tra 17 stacidomoj, 65 pontoj kaj 48 tuneloj. Tiu de Ankarapotsy estas 1 074 m longa.

Laŭ ties direktoro, Médard Rakotozafy, la pasaĝera trafiko estas pli granda ol la vara trafiko[2].

Veturanta materialo[redakti | redakti fonton]

FCE interalie ricevis veturantan materialon de pluraj privataj svisaj fervojaj kompanioj. Oni enkalkulas inter la donacintoj la NStCM (Fervojo Nyon-Saint-Cergue-Morez) kiu transdonis vagonojn Gk 33, 37 kaj 39 en 1999[3], kaj la LEB (Fervojo Laŭzano-Echallens-Bercher) kiu transdonis pasaĝer-vagonojn B 18 en 2001 kaj B 17 en 2004[4].

Specifaĵo de la kompanio, ĝi estas unu el la lastaj kiuj posedas iun "Micheline" (aŭtonoma materialo veturanta sur pneŭoj).

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Boudry. (julio 1936) Fianarantsoa-Côte Est (france). Revue de Madagascar.
  2. Video PARECAM MADAGASCAR - cyclone hubert 2010 - train fianarantsoa manakara. Alirita 8 marto 2012.
  3. Rochaix. (2000) Chemins de fer privés vaudois 1873 - 2000 (france). Belmont: La Raillère (anciennement BVA). ISBN 2-88125-011-8.
  4. Rochaix. (2009) Chemins de fer privés vaudois 2000 - 2009 (france). Belmont: La Raillère. ISBN 978-2-88125-012-5.