Fervojo regiona de Val-de-Travers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Travers - Buttes
Nomo Fervojo regiona de Val-de-Travers
Propra nomo Chemin de fer Régional du Val-de-Travers (RVT) france
Veturplana kampo SFF: 221
Linia longeco:11.98 km
Ŝpuro: (normala ŝpuro) 1435 mm
Kurenta sistemo: 15 kV 16.7 Hz ~
Maksimuma kliniĝo: 15 
Maksimuma rapideco: 80 km/h
Relo 1
Sekureca instalaĵoj/Signaloj Integra-Signum
Direkcio TRN, SBB
Ekde 1883/1886
Strecke – geradeaus
SBB traject de Neuchâtel
stacidomo
0.00 Travers
   
SBB linio por Pontarlier
haltejo
2.24 La Presta
haltejo
4.02 Couvet RVT
haltejo
6.42 Môtiers NE
stacidomo
8.85 Fleurier
Strecke – geradeaus
depoto TRN en werkplaats
ekde 1973 sen persontrajnoj
10.46 St-Sulpice NE
depoto Vaporo Val-de-Travers (VVT)
11.98 Buttes

Fervojo regiona de Val-de-Travers estas malgranda lineo en Svisujo sed hodiaŭ parto de Transports Régionaux Neuchâtelois (TRN).

Muziko kaj festo[redakti | redakti fonton]

F.T. Moll - verko 52 - komponis en jaro 1883 por la inaŭguro grandan valson brilan - france: "Le Régional du Val de Travers - Grande valse brillante" por piano. La festo estis en vendredo, 22-an septembro 1883 ekde hore 2100. En sabato oni faris du grandajn procesiojn hore 1130 kaj 1830.

Vaporlokomotivoj[redakti | redakti fonton]

  • La fervojo uzis la lokomotivojn (Brown, Vinterturo, Svisujo E 2/2 numero 1 "Val-de-Travers" ekde 1883 kaj la numero 2 "Régional" ekde 1883, la lokomotivo havis pezon da 15,7 t, 12 atm, 6,2m longeco kaj kostis 25'000.-- svisa frankoj en 1883.
  • Malfrue 1886, 1892 ankaŭ aliaj E 2/2 -lokomotivojn de fabriko Société alsacienne Mulhouse, en Francujo, kaj aliaj lokomotivoj.
  • Ekde 1914 oni uzis pezajn E 3/3 lokomotivojn 31,9 t, 13 atm, kun 500 ĉevalpovoj por rapideco de 45 km/h de fabriko Krauss en Munkeno.
  • Ekde 1926-1944 oni uzis la malnovan numeron 52 de Berno-Schwarzenburg Fervojo de jaro 1906 de fabriko Vinterturo. Oni pagis (Fr.) 12'000.-- svisajn frankojn. La lokomotivo "Mogul" Ed 3/4 havis 450 ĉevalpovojn kaj pezis 39,5 t-n. (La lokomotivo havis eble ĉirkaŭ maksimuman 7000 kg "treni-povon" kun rapideco de 15-17 km/h.)

Vaporlokomotivo-vagono[redakti | redakti fonton]

  • La Fervojo havis ankaŭ 2 "vaporo-vagonojn".
  • La vaporo-vagono numero 10 de fabriko Vinterturo de jaro 1909, de 1917-1944 en servico de Fervojo regiona de Val-de-Traver; ĝi venis ekde de jaro 1917 de Rorschach-Heiden-Fervojo (RHB), Svisujo. La numero 10 havas pezon de 17,8t, premon 14 atm en orta stara kaldrono, kaj 30km/h rapidecon. Ĝi havis blindan akson kun kuplostangoj por 2 aksoj. Ĝi veturis 303'235 kilometrojn.
  • La "vaporo-vagono numero 1" de konstrua jaro 1907 de fabriko Esslingen, Germanujo en milita germana servico kaj ekde 1922 en servico por la Sensetal-Fervojo, (STB), Svisujo kaj ekde 1938-1944 en servico por la fervojo regiona de Val-de-Travers. Ĝi havis direktan stangojn por 1 akso. La Esslingen vagono estas tre fama. Ankaŭ la SBB havas Esslingen - vaporo-vagonon.

Dizela-elektra motoro-vagonoj Sulzer[redakti | redakti fonton]

  • La Fervojo regiona de Val-de-Travers RVT havis 2 tre specialajn Dizelajn-elektrajn motoro-vagonojn de Sulzer de jaro 1914.
  • La Numero 8 estis en servico de jaroj 1924 - 1939, ekde 1 junio 1924.
  • La Numero 9 estis en servico de jaroj 1924 - 1966, (ekde 1 junio 1924) - kaj estas hodiaŭ en svisa muzeo de transportoj en Lucerno, Svisujo.
  • La Dizela-elektra motoro-vagonoj Sulzer pezas 66,5 t-n. La V-6-cilindroj motoro havas 250 ĉevalpovojn. La generatoro havas 150 kilovatojn. La vagono havas 2 elektrajn motorojn de po 90 ĉevalpovoj. La rapideco estas 75 km/h, ĝi havas 21,4m longecon kaj 68 sidlokojn. La motoro bezonas 1 litron de mazuto por 1 km. La vagono veturis kun 1 lokomotivogvidisto.
  • Historio: Sulzer liveris la vagonojn al saksia kaj prusia ŝtata fervojoj en jaro 1914. En jaro 1924 la SBB kaj la Berno-Neŭŝatelo - BN - fervojo provis la motoro-vagonojn, sed la Fervojo regiona de Val-de-Travers aĉetis la vagonojn kaj pagis 130'000.-- + 130'000.-- svisajn frankojn en jaro 1924. La Fervojo estis tre kontenta pri la motoro-vagonoj ekde 1 junio 1924. La vagono estis eble tre moderna por la jaro 1914. Oni uzis la motor-vagonojn 25 jarojn kaj 52 jarojn.
RVT ABm 2/5 Nummero 9 Dizela-elektra motoro-vagonoj Sulzer

Elektraj lokomotivoj[redakti | redakti fonton]

Ekde jaro 1943, 1-a julio, oni komencis la laborojn pri la elektraj instalaĵoj. Ekde 4 majo 1944 oni komencis nur parte kun la elektra servico. Oni luis elektrajn lokomotivojn. La novaj elektraj lokomotivoj de fabriko ne estis ankoraŭ pretaj. La elektraj vagono-lokomotivoj de SBB kaj de la Fervojo regiona de Val-de-Travers RVT estis similaj: En 23 aprilo 1983 kaj 28 majo 1983 oni baptis la numerojn 104 kaj 105 la RABDe 4/4 "Môtiers" kaj "Fleurier", kaj en 27 aŭgusto 1983 estis la oficiala tago "100 jaroj datreveno de Fervojo regiona de Val-de-Travers RVT".

RVT Be 4/4 en Fleurier Nummero 1
ABDe 2/4 101 en Môtiers
"historia trajno" en Travers (1984)

Asocio "Vaporo de Val de Travers VVT" - Vapeur de Val de Travers VVT[redakti | redakti fonton]

La asocio de VVT havas centron pri vaporlokomotivo en St-Sulpice kun 12 vaporlokomotivoj de diversaj landoj.

Libro[redakti | redakti fonton]

Eric-André Klauser - RVT 1883-1983 : centenaire du Chemin de fer régional du Val-de-Travers / Eric-André Klauser Fleurier : Compagnie du RVT, 1983 63 paĝoj. ; 22 x 22 cm : fig.(part.en couleurs); tab.; cartes

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]