Fervojoj en Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervojoj en Nederlando

En Nederlando estas 2809 km da fervojoj, de kiu 2061 km estas elektrigitaj kaj 931 km unutrakaj. Entute estas en Nederlando 6505 km da fervojoj (duoble trakaj duoble nombritaj kaj inkluzive fervojterenoj k.s.).

Ĉiu publika trako en Nederlando estas normala trako, nur la industrio kaj amuzejoj kelkfoje uzas mallarĝan trakon. La publika trakoinfrastrukturo en Nederlando estas, ekde 2003 nome de la registaro, prizorgata de ProRail.