Fervora subtenanto
Fervora subtenanto (aŭ ŝatanto) estas kunenergia ŝatanto aŭ admiranto de person(ar)o aŭ ideo.
La vorto "fano" devenas de la Usonangla fan [fen] "fan(atikul)o", kaj ĝia nociaro estas forte ligita al la Uson-devena popkulturo aperinta dum la 20-a jarcento (poramasaj muzikospektakloj, sportaranĝoj, filmoj, libroeldonoj ktp.). En Esperanto "fano" estas ne-oficiala kaj malmulte disvastiĝinta vorto, do por certigi ke oni estu komprenata, indas uzi alternativajn esprimojn kiel "ŝatanto", "(fervora) subtenanto/admiranto", "adepto", "fervorulo", "fanatiku-o" aŭ "entuziasmulo".
Fervoraj subtenantoj kun komuna admir-objekto ofte kunvenas kaj formas proprajn subtenklubojn kaj eĉ komunumojn, kaj ekzistas ĉia grado de fervoreco, ekde nura hobiumado ĝis pseŭdosektaneco; kelkaj kreas adepto-gazetojn. Adeptoj de sciencfikcio longtempe kreas adepto-gazetojn kaj organizas adepto-kongreson kiel la tutjaran Mondan Sciencfikcian Kongreson ("Worldcon").
Aparta, ekstrema speco de fervora subtenanto estas huligano kaj zeloto.