Fervora subtenanto
Fervora subtenanto (aŭ ŝatanto aŭ fano) estas kunenergia ŝatanto aŭ admiranto de person(ar)o aŭ ideo.
La vorto "fano" devenas de la usonangla fan [fan] "fan(atikul)o", kaj ĝia nociaro estas forte ligita al la Uson-devena popkulturo aperinta dum la 20-a jarcento (poramasaj muzikospektakloj, sportaranĝoj, filmoj, libroeldonoj ktp.). En Esperanto la vorto "fano" ne estas tre vaste uzata kaj povas esti anstataŭigita per tiuj vortoj, kiel "ŝatanto", "(fervora) subtenanto/admiranto", "adepto", "fervorulo", "fanatikulo", "entuziasmulo" aŭ zeloto.
Fervoraj subtenantoj kun komuna admir-objekto ofte kunvenas kaj formas proprajn fan-klubojn kaj eĉ societojn, kaj ekzistas ĉia grado de fervoreco, ekde nura hobiumado ĝis pseŭdosektaneco; kelkaj kreas adepto-gazetojn. Adeptoj de sciencfikcio longtempe kreas adepto-gazetojn kaj organizas adepto-kongreson kiel la tutjaran Mondan Sciencfikcian Kongreson ("Worldcon").
Aparta, ekstrema speco de fervora subtenanto estas huligano kaj zeloto.