Fessenheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fessenheim
alzace: Fàssene
komunumo
Urbodomo
Blazono
Oficiala nomo: Fessenheim
Regno Francio Francio
Regiono Alzaco
Departemento Haut-Rhin
Arondismento Guebwiller
Kantono Ensisheim
Interkomunumreto Essor du Rhin
Rivero Rejno
Situo Fessenheim
 - koordinatoj 47° 54′ 56″ N 7° 32′ 12″ O / 47.91556 °N, 7.53667 °O / 47.91556; 7.53667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 215 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 201 m s. m.
Areo 18,4 km² (1 840 ha)
Loĝantaro 2 296 (2009)
Denseco 124,78 loĝ./km²
Urbestrino Fabienne Stich
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 68740
INSEE 68091
Situo de Fessenheim kadre de Francio
Situo de Fessenheim kadre de Francio
Situo de Fessenheim kadre de Francio
Situo de Fessenheim kadre de Haut-Rhin
Situo de Fessenheim kadre de Haut-Rhin
Situo de Fessenheim kadre de Haut-Rhin
Vikimedia Komunejo: Fessenheim
Retpaĝo: http://www.fessenheim.fr/

Fessenheim (en la loka alzac-alemana lingvo: Fàssene) estas franca komunumo en departemento Haut-Rhin en regiono Alzaco, situanta ĉ. 25 km nordoriente de Mulhouse, rekte ĉe la apudrejna kanalo kaj la Rejno; tiel ĝi limas al sia ĝemela urbo Hartheim en Germanio. Fessenheim membras en la alzaca komunumaro (Communauté de communes Essor du Rhin).

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La baroka preĝejo estis konstruita en 1774.
  • La baraĵo en la apudrejna kanalo ("Grand Canal d'Alsace") apartenas al la akvoelektrejo.
  • La 20-an de majo 2006 estis inaŭgurita nova unu-traka ponto ("Alain-Foechterle-Erich-Dilger-ponto") trans la Rejno, kiu ligas Fessenheim kun sia ĝemela urbo Hartheim.
  • Nur 1,5 km de la vilaĝa centro situas la atomelektrejo Fessenheim, kiu ekfunkciinte en 1978 estas la plej malnova ankoraŭ deĵoranta atomelektrejo de Francio. Ĝi havas du premakvajn reaktorojn de po 880 megavatoj. Ĝi situas en sisme aktiva zono de oftaj tertremoj, kaj jam plurfoje okazis paneoj en la malnova atomelektrejo. Tio estas kaŭzo por zorgigi multajn najbarojn, aparte en la najbara regiono de Germanio.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

En Fessenheim troviĝas muzeo pri Victor Schœlcher (1804-1893), franca politikisto engaĝita kontraŭ sklaveco (aboliciismo), kies gepatroj devenis el Fessenheim. Eksponaĵoj pri li troviĝas en Musée de la Hardt.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Fessenheim havas partnerecon kun komunumo Schœlcher sur Martinique kaj kun Hartheim (ekde 1991), la najbara transrejna komunumo en Brisgovio.

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Okaze de la eŭropaj balotoj 2004, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉdonon (0,17 %) kaj okaze de la eŭropaj balotoj 2009, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 3 voĉdonojn (0,56 %).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]